Sako (Krimeo)
Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Sako ruse Саки ukraine Саки krime-tatare Saq | |||
Apartenas al: | Saka municipo | ||
Koordinatoj: | 45° 8′ N, 33° 35′ O (mapo)45.13361111111133.577222222222Koordinatoj: 45° 8′ N, 33° 35′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~10 m | ||
Areo: | 29 km² | ||
Loĝantaro: — Loĝdenso: |
26 400 (laŭ 2006) 910,34 hom/km² | ||
Poŝtkodoj: | 96500 — 96509 | ||
Telefonkodo: | +380-6563 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
Sako (ruse Саки, ukraine Саки, krime-tatare Saq) — urbo en Krimeo, fama ripoz- kaj kurac-loko. La urbo estas centro de la Saka regiono de Krimeo, sed mem ne estas parto de la regiono, formante propran urban municipon. La urbo situas ĉe la okcidenta bordo de Krimea duoninsulo, 45 km for de Simferopolo. En la urbo loĝas iom pli ol 26 mil homoj.
Historio
Oni ĝis nun ne scias ĝuste, kiam aperis la unua loĝloko sur la loko de la nuna urbo. Dum mezepoko ĉi tie jam ekzistis malgranda vilaĝo, kiu estis parto de la Krimea Ĥanlando. En la jaro 1827 en Sako estis fondita la unua en Rusio ŝlim-kuracejo. Dum la Krimea (Orienta) milito la urbo estis preskaŭ tute detruita; post la milito la pli granda parto de la loĝantaro (krime-tataroj) forlasis la urbon. Post la milito la urbo renaskiĝis tre malrapide.
Dum la sovetia tempo Sako evoluis kiel grava ripoz- kaj kurac-loko. En la jaro 1979 la loĝloko iĝis urbo de provinca subiĝo; en la jaro 1997 la urbo ricevis statuson de urbo-kuracloko de Ukrainio.
Klimato
Laŭ la klimataj kaj naturaj kondiĉoj Sako estas sufiĉe simila al Eŭpatorio. La klimato ĉi tie estas ĉemara-stepa, sufiĉe seka, modere milda, kun varma vintro. La averaĝa jar-temperaturo estas +11,2 °C.; la averaĝa somera aer-temperaturo estas +22 °C, la vintra - ĉirkaŭ nulo. La jara daŭro de la sub-brilo - 2500 horoj (iom pli, ol en Jalto).
Ekonomio
La ĉefa ekonomia sektoro estas la ripoz- kaj kurac-industrio (vd. sube). Krome, en la urbo estas unu el la plej grandaj en Krimeo kemi-uzinoj, kiu produktas kalian permanganaton, salojn de bromo kaj nutran kalian kloridon. Surbaze de mineral-akvaj fontoj en la urbo funkcias mineral-akva uzino. En la urbo estas ankaŭ kelkaj negrandaj nutro-fabrikoj kaj vin-produktejoj.
Kuraca sektoro
Sako estas unika klimata, mara kaj akvo-ŝlima kurac-loko de tutukrainia graveco, kun multaj ripozejoj kaj sanatorioj. Krome, kelkaj kuracejoj de la urbo aparte specialiĝas pri kuracado de malsanuloj kun diversaj traŭmatoj de mjelo. Ĉe la urbo estas kelkaj sal-akvaj lagoj, kies ŝlimoj havas fortajn kuracajn efikojn; en la urbo mem estas kelkaj fontoj de kuracaj mineral-akvoj.
Transporto
La urbo havas fervojan stacidomon (la urbo situas sur la fervoj-linio Simferopolo-Eŭpatorio) kaj aŭtobusan stacidomon, kiu ligas ĝin kun ĉiuj urboj de Krimeo.
Socia sfero
En la urbo estas 6 bazaj lernejoj, unu teknika lernejo, muzika lernejo, kinejo, kelkaj bibliotekoj, multaj kuracejoj kaj kulturaj kolektivoj.
Vidindaĵoj
La urbo ne havas multajn vidindaĵojn. La ĉefa vizitindaĵo estas la urba parko, kiu havas la areon de 30 hektaroj kaj havas ĉ. 80 speciojn de arboj kaj arbedoj.
Ligoj
|