Biero
Kuirarto > Biero
Biero estas trinkaĵo produktita per fermentado el akvo, gisto, malto (kutime el hordeo) kaj lupolo. Ĝi enhavas - depende de la speco - proksimume 5 % da alkoholo; la tiel nomataj senalkoholaj bieroj havas inter 0 kaj 0,5 % da alkoholo.
La ideala trinktemperaturo de la biero estas inter 7 kaj 9 °C. Biero ne estu tro rapide varmigita aŭ malvarmigita, ĉar tiel suferas la gusto kaj la formiĝo de la ŝaŭmo. Ankaŭ taglumo estas damaĝa. Oni stoku bieron en fridujo aŭ alia malvarma, malhela loko, sed ne tro longe, ĉar kontraŭe al vino, biero devas esti trinkata freŝa. Antaŭ ol plenigi la glason, oni tralavu ĝin per malvarma akvo, por ke ĝi havu pli/malpli la saman temperaturon kiel la biero.
En la kuirarto oni uzas bieron ankaŭ por fajnigi supojn kaj saŭcojn. Biera pasto (farita el biero, faruno, ovo, oleo kaj spicoj) bone taŭgas por friti fruktojn, legomojn aŭ viandaĵojn.
Bierspecoj
Elo - Nigrabiero - Stokbiero - Fruktbiero
Famaj bierfaristoj kaj -merkatoj