Saltu al enhavo

Skeldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skeldo
almara rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

Skeldo estas rivero, kies fonto situas en Nord-Francio kaj kiu tra Flandrio preter Antverpeno fluas al la Norda Maro.

Flankaj riveroj: Scarpe, Haine, Leie (Lejo aŭ Liso), Dender, Durme, Rupel.

La fonto de Skeldo (nederlande: Schelde, france: Escaut) situas ĉe Gouy-Le-Catelet sur la altebenaĵo de Saint-Quentin. Ĝis la Flandra urbo Gento la rivero nomiĝas Supra Skeldo, poste Mara SkeldoMalsupra Skeldo. La tuta desupro de la rivero egalas 95 metrojn kaj la unuajn 79 m ĝi desupras en Francio.

En la Malsupra Skeldo estas relative granda diferenco inter la akvoniveloj alta kaj malalta pro la tajdoj en la Norda Maro.