Saltu al enhavo

Nacia Biblioteko de Dieto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 17:15, 12 maj. 2008 farita de Trojo (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Ĉefa biblioteko de la Nacia Dieta Biblioteko en Tokio
Branĉo Kansaj-kan de la Nacia Biblioteko de Dieto

La Nacia Biblioteko de Dieto (japane: 国立国会図書館 Kokuricu Kokaj Toŝokan), establita en 1948 por helpi al membroj de la Nacia Dieto de Japanio (japane: 国会 Kokaj) esplori aferojn pri la publika politiko, estas la sola nacia biblioteko en Japanio. La biblioteko havas similan celon al la usona Biblioteko de Kongreso.

La Nacia Biblioteko de Dieto konsistas el du ĉefaj konstraĵoj, unu en Tokio kaj la alia en Kioto, plus aliaj branĉaj bibliotekoj.

Kiel la nacia biblioteko de Japanio, NBD kolektas kopiiojn de ĉiuj publikaĵoj eldonitaj en Japanio. Plue, ĉar NBD servas kiel esplorbiblioteko por dietanoj, iliaj dungitaj, kaj la ĝenerala publiko, ĝi havas ankaŭ grandan kolekton da materialoj publikigitaj en fremdaj lingvoj pri vasta aro da temoj.