Mattersburg
Bazaj informoj
Mattersburg, hungare Nagymarton, estas komunumo kun urborajto en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenland, en distrikto de Mattersburg, kies distriktejo estas. La nomo signifas kampofortikaĵo, dum la historio oni uzis anstataŭ burg dorf-on, kiu signifas vilaĝo. La hungara nomo devenas de patrono de preĝejo Sankta Marteno.
- Areo: 28 km²
- Alto super marnivelo: 256 m
- Loĝantaro: 7120
- Poŝtkodo: 7210
- Telefonprefikso: 0 26 26
Situo
Mattersburg situas sur malebenaĵo, en valo, laŭ fervojo Győr-Wiener Neustadt, laŭ ĉefvojo Szentgotthárd-Bratislavo.
Historio
Pli frue romianoj loĝis tie. En 895 hungaraj triboj okupis Karpatan basenon, Hungara Reĝlando formiĝis en 1000, tiu parto estis limozono. Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la urbo devenis el 1202. Katolika preĝejo en 1404, kapelo en 17-a j.c., fortikaĵo en nekonata tempo konstruiĝis. Incendioj okazis en 1774 kaj en 1856. En 1910 la urbo havis 3772 da loĝantoj (3359 aŭstroj, 358 hungaroj). Ĝis 1920 ĝi apartenis al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Nagymarton, kies distriktejo estis. En la komunumo naskiĝis la plej elstara hungara botanikisto Paŭlo Kitaibel.
La komunumo ricevis urborajton en 1926.