Saltu al enhavo

Baden Powell

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Baden POWELL de Aquino, mallonge Baden POWELL (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1937 en Varre-Sai, Rio de Janeiro, Brazilo; mortis la 26-an de septembro 2000 en Rio de Janeiro) estis brazila gitaristo.

Lia patro, Lino de Aquino, estis tre granda admiranto de Robert Baden-Powell kaj pro tio nomis lin tiel.

Powell havis unikan manieron ludi gitaron, li enkorpigis virtegajn elementojn el la klasika muziko kaj la populara harmonio. Li esplori radikale la limojn de la instrumento, kaj tio faris lin rara nacia stelulo.

Powell ekkonis Vinícius de Moraes en 1962, ili fondis muzikan asocion kaj kreis belegajn muzikaĵojn kiel Samba da Benção (unu el liaj plej konataj muzikaĵoj), Samba em Prelúdio, Deixa kaj Canto de Ossanha.

Liaj muzikoj estis surdiskigitaj de Beth Carvalho (Samba do Perdão, kune kun Paulo César Pinheiro), Elis Regina (Samba do Perdão, Quaquaraquaquá, Aviso aos Navegantes), ĉiuj kune kun Paulo César Pinheiro; Cai Dentro), Elizeth Cardoso (Valsa do amor que não vem, kun Vinícius de Moraes).

Diskografio (elekto)

  • 1963 - Baden Powell a vontade
  • 1966 - Os-Afro Sambas
  • 1966 - Tristeza on Guitar
  • 1967 - Poema on Guitar
  • 1970 - Canto on Guitar
  • 1971 - Estudos
  • 1973 - Apaixonado
  • 1988 - Rio das valsas
  • 1996 - Rio a Paris - Live 1974
  • 2000 - Lembrancas
  • 2006 - Baden Powell plays vinicius de Moraes

Literaturo

  • Dominique Dreyfus. O violão vadio de Baden Powell. Editora 34. 1999. ISBN 978-85-7326-148-6 (en la portugala)

Eksteraj ligiloj