Saltu al enhavo

Ryszard Siwiec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Ryszard siwiec stadion X lecia.jpg
Membruliĝo en la stadiono

Ryszard Siwiec (naskiĝis la 7-an de marto 1909 en Dębica, mortis la 12-an de septembro 1968 en Varsovio) - soldato de Landa Armeo, filozofo, librotenisto el Przemyśl. Protestante kontraŭ invado al Ĉeĥoslovakio fare de la armeoj de la Pakto de Varsovio faris membruliĝon la 8-an de 1968 dum tutlanda rikoltofesto en la Stadiono de Dekjariĝo en Varsovio en ĉeesto de partigvidantoj, diplomatoj kaj 100 miloj da spektantoj.

Laŭ edukiteco filozofo - abituriento de Universitato de Johano Kazimiro en Lvovo, soldato de Landa Armeo. Post la milito rifuzis labori kiel instruisto ne volante partopreni komunisman doktrinigon de junularo. Li akceptis laboron kiel librotenisto, krome enspezante per bredado de kokinoj kaj kultivado de ĝardeno. Li posedis kvinon da geinfanoj.

Dum jaroj sur privata tajpilo li skribis kaj multobligadis flugfoliojn subskribante ilin Johano Polo. Atako al Ĉeĥoslovakio kun partopreno de pola soldataro konvinkis lin ke oni devas skui konsciencon de samlandanoj. Formon de memmortigo per membruligo li elektis probable influe al similaj membruligoj de budhanaj monaĥoj, protestantaj tiam kontraŭ la milito en Vjetnamio. Antaŭ sia iro por rikoltofesto al Varsovio li prilaboris testamenton kaj surbendigis kontraŭkomunisman mesaĝon. Finis ĝin la vortoj:

Ho homoj, se ankoraŭ bruletas en vi fajrero de homaraneco, de homaj sentoj, rekonsciiĝu! Ekaŭdu mian krion, la krion de griza, ordinara homo, filo de la nacio, kiu propran kaj fremdan liberecon ekamis super ĉio, super propran vivon, rekonsciiĝu! Ankoraŭ ne estas tro malfrue!

Veturante trajne al Varsovio li skribis al sia edzino adiaŭan leteron, kiu post la membruliĝo estis transprenita el poŝto de Sekurecservo kaj konsekvence atingis ŝin nur post 22 jaroj.

Amata Manjo, ne ploru. Ŝparu la fortojn, ilin vi bezonos. Mi certas, ke ĝuste por tiu ĉi momento mi vivis 60 jarojn . Ekskuzu, ne eblis alie. Por ke ne pereu vero, homeco, libero mi pereas, kaj tio estas pli malgranda malbono ol morto de milionoj. Ne veturu al Varsovio. Al mi jam neniu povos iel ajn helpi. Ni alproksimiĝas al Varsovio, mi skribas en trajno, tial malorde. Estas al mi tiom bone, mi sentas trankvilon internan, kiel neniam en la vivo.

Antaŭ ol li superverŝis sin per brullikvaĵo li disĵetis al homamaso flugfoliojn kun protesta apelo. Brulante li kriis Mi protestas kaj ne permesis estingi flamojn. Mortis post 4 tagoj en Praga Hospitalo rezulte de brulvundoj (pli ol 85% da korposurfaco).

Lia protesto estis prisilentita de ĉiuj oficialaj amaskomunikiloj. Al senperaj atestantoj Sekurecservo altrudis opinion ke Siwiec estis psike malekvilibra.

Preskaŭ jarduonon pli poste en Prago sur la placo de Sankta Vaclavo proteste al invado bruligis sin ĉeha studento, Jan Palach. Palach ŝajne ne sciis pri la protesto de Siwiec, ĉar la unuan informon pri ties ago oni diskonigis nur aprile 1969 (preskaŭ 4 monatojn post la morto de Palach) en pola disaŭdigo de Radio Libera Eŭropo.

En 1981 la familio de la mortinto propramone eldonis broŝuron priskribantan lian agon. En 1991 reĝisoro Maciej Drygas pretigis dediĉitan al Siwiec filmon Aŭskultu mian krion, kiu poste en Berlino ricevis premion Felix dum trarigardo de dokumentaj filmoj. Oni utiligis en ĝi sekretigajn pli frue fotojn de Pola Filmo-Kroniko. Nur tiu ĉi filmo enkondukis en kolektivan konscion de poloj la silueton de Siwiec.

En 2001 prezidento de Ĉeha Republiko Vaclav Havel atribuis postmorte al Ryszard Siwiec la ordenon de la unua klaso de Tomaŝ Masaryk. La 19-an de aŭgusto 2003 li estis postmorte distingita per Kruco Komandora de Ordeno de Renaskiĝo de Pollando (familio de la mortinto rifuzis akcepton de tiu insigno de la prezidento Kwaśniewski la 4-an de septembro 2003). La 4-an de septembro 2006 dum nacia festotago de Slovakio ambasadoro de tiu lando Frantiŝek Ruziĉka transdonis al la manoj de Wit Siwiec, filo de la mortinto, donitan postmorte Ordenon de Blanka Duobla Kruco de III klaso.

Apud enirejo al Stadiono de Dekjariĝo troviĝas tabulo memoriganta la agon de Siwiec surmurigita laŭ iniciato de semajnrevuo Solidareco.

Oni entombigis lin en Przemyśl sur Transsana Tombejo. La enteriga ceremonio, kvankam la plej granda en historio de la urbo, ne fariĝis politika manifestacio. Dum ĝia trapaso agentoj de SB - Sekurecservo, disvastigadis flustroklaĉojn, ŝajnigantaj ke Siwiec estis alkoholulo aŭ psika malekvilibrulo.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Petr Blažek, Živá pochodeň na Stadionu Desetiletí. Protest Ryszarda Siwce proti okupaci Československa v roce 1968. Praga 2008, 93 s. + CD.
  • Petr Blažek - Patrik Eichler - Jakub Jareš a kol., Jan Palach ´69. Praga 2009, 640 s.