Ovo
Pri la aliaj signifoj de OVO rigardu en OVO.
La kokina ovo estas produkto de la kokino por krei idaron. Homoj uzas ĝin kiel nutraĵon. Ovo kiel ovoĉelo estas organa korpo, produktata de inoj de diversaj klasoj de animaloj kaj enhavante ĝermon de estonta samspeca animalo. La ovo pluevoluas ekster la patrina korpo (ovonaskuloj, birdoj, fiŝoj, insektoj, reptilioj, amfibioj kaj monotremoj) aŭ en ĝi (vivonaskuloj:mamuloj)
Ovoj povas do esti ege malsamaj je grandeco, formo kaj koloro. Ankaŭ la metodoj or prizorgi la eloviĝintajn idojn estas tre diversaj. La sekco de ovo estas preskaŭ ĉiam ovalo.
La ovoĉelo enhavas multan nutrontan proteinon. Ĝin kovras ĉe birdoj kalka ovoŝelo aŭ (ĉe reptilioj) pergameneca ovoŝelo.
La vera ovoĉelo de birda ovo estas la ovoflavo, sur kiu troviĝas ĝermoplato. La ovoflavo kaj la ĝermo estas ĉirkaŭita per membrano.
Kuirado
En la kuirado oni nomas ovoj nur ovojn de kortobestoj, ĉefe la kokinajn ovojn, kiuj estas riĉaj je diversaj vitaminoj (A, D, E, K, B1, B2).
Opinioj pri ovo
- Samuel Butler: "Kokino estas rimedo de ovo por produkti plian ovon".
Vidu ankaŭ jenon:
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri ovo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn. ” „ Doni ovon, por ricevi bovon. ” „ Kara estas ovo, kiam venas la Pasko. ”
Referencoj