Varaja lingvo
ŭaraja lingvo | ||
Wáray-Wáray, Winaray | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Central Visayan | ||
Parolata en | Filipinoj | |
Parolantoj | 3 100 000 | |
Denaskaj parolantoj | ĉ. 3 milionoj | |
Skribo | Latina skribo | |
Lingvistika klasifiko | ||
Aŭstronezia
| ||
Oficiala statuso | ||
Reguligita de | Q11847756 | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | war | |
ISO 639-3 | war | |
SIL | WRY | |
Glottolog | wara1300 | |
Angla nomo | Waray | |
Franca nomo | waray-waray | |
Vikipedio | ||
La ŭaraja lingvo - ŭaraje nomata Wáray-Wáray, Winaray aŭ L(in)eyte-Samarnon, en Esperanto foje ankaŭ nomata "ŭaraj-ŭaraja lingvo" - estas membro de la aŭstronezia lingvaro kaj unu el la indiĝenaj lingvoj de Filipinoj. Ĝi parolatas aparte sur la insuloj Samaro, Lejteo (aparte ties orienta parto) kaj Bilirano de la filipina insularo Bisajoj.
La lingvo apartenas al la familio de bisajaj lingvoj kaj distance parencas al la cebua lingvo.
Ekzemploj
Nombroj
La nombroj de 1 ĝis 10 estas uzataj en la ŭaraja lingvo. Ekde 11 nuntempe preskaŭ ekskluzive uziĝas la nombroj de la hispana lingvo, ĉar la plejparto de la denaskaj ŭarajlingvanoj pro manko de praktika uzo apenaŭ plu konas la korespondajn ŭarajajn vortojn.
unu | usá |
du | duhá |
tri | tuló |
kvar | upat |
kvin | limá |
ses | unom |
sep | pitó |
ok | waló |
naŭ | siyám |
dek | napúlô |
dek unu | (napúlô kag usá) |
Iuj tipaj vortoj kaj frazoj
Jen iuj tipaj vortoj kaj frazoj uzataj en la ŭaraja lingvo:
- Bonan matenon (tagmezon/posttagmezon/vesperon) – Maupay nga aga (udto/kulop/gab-i)
- Ĉu vi komprenas la ŭarajan? – Nakakaintindi ka hit Winaray?
- Saluton. – Kumusta.
- Dankon. – Salamat.
- Mi amas vin. – Hinihigugma ko ikaw. aŭ Ginhihigugma ko ikaw.
- De kie vi venas? – Taga diin ka?
- Kiom estas tio? – Tag pira ini?
- Mi ne komprenas (vin). – Diri ako nakakaintindi.
- kio – ano
- kiu – hin-o
- kie – hain
- kiam (estonto) – san-o
- kiam (pasinto) – kakan-o
- kial – kay-ano
- jes – oo
- ne – dire
- tie – adto
- nokto – gab-i
- tago – adlaw
- Ĉu mi povas helpi? – Pwedi bumulig?
Ortografio
Kvankam la nuntempe ne pli ekzistanta "Akademio de bisajaj lingvoj de Samaro kaj Lejtero (Sanghiran San Binisaya ha Samar ug Leyte) kreis standardan ortografion por la ŭaraja lingvo, tiu regularo ne tre disvastiĝis kaj uziĝis. Praktike ankoraŭ nuntempe ne ekzistas ĝenerale akceptita ortografio. Sekve povas ekzistis du skribformoj de sama vorto, kvankam la diferencoj kutime limiĝas je vokaloj. Ekzemploj estas
- diri aŭ dire („ne“)
- hira aŭ hera („al ili“)
- pira aŭ pera („mono“ - ankaŭ povas signifi "kiom da?"')
- maopay aŭ maupay („bone“)
- guinhatag aŭ ginhatag („donis“)
- direcho aŭ diritso („antaŭen“; el la hispana lingvo)