Saltu al enhavo

Baden Powell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baden Powell

Baden POWELL de Aquino, mallonge Baden POWELL (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1937 en Itaperuna/Varre-Sai, Rio de Janeiro, Brazilo; mortis la 26-an de septembro 2000 en Rio-de-Ĵanejro, subŝtato Rio-de-Ĵanejrio) estis unu el la plej gravaj brazilaj gitaristoj.

Vivo

Baden Powell estis filo de Lino de Aquino kaj de lia edzino Adelina. La patro, kiu muzikis per violono kaj gitaro estis fervora skolto kaj pro tio nomis sian filon laŭ Robert Baden-Powell. En la aĝo de sep li komencis lerni gitarludon, studis ĝis sia dekkvara vivojaro klasikan gitarludon kaj akiris diplomon de la konservatorio en Rio-de-Ĵanejro. Dekkvin-jara li estis profesia muzikisto, en la aĝo de dudek li komencis sukcese komponi. Grava por lia muzikista evoluo estis lia patro Lino, lia gitarinstruisto Jaime Florence same kiel poeto Vinícius de Moraes kaj Paulo Cesar Pinheiro. Ĉi tiuj estis kreintoj de famaj brazilaj kantoj, kiuj nuntempe apartenas al la klasikaĵoj. Powell ekkonis Vinícius de Moraes en 1962, ili fondis muzikan asocion kaj kreis belegajn muzikaĵojn kiel Samba da Benção (unu el liaj plej konataj muzikaĵoj), Samba em Prelúdio, Deixa kaj Canto de Ossanha. Lia plej grava kompozicia kontribuaĵo estis "Os Afrosambas", kiun li en 1966 verkis kune kun Vinícius de Moraes.

La gemana verkisto pri ĵazo Joachim Ernst Berendt faris plurajn diskojn kunBaden Powell, kiuj en Eŭropo trafis sur atenton. Lia sondisko "Tristeza on Guitar" en 1966 sukcesis ankaŭ tutmonde. En 1967 Berendt irigis lin al la ĵazfestivalo Berliner Jazztage. Ĉi tiu koncertado estis la komenco de sukcesa kariero en Eŭropo. En 1970 la ensemblo "Baden Powell Quartet" unuafoje koncertvojagis tra Eŭropo kaj Japanujo. Multaj diskopublikaĵoj montris eksperimenteman kaj improvizpovan muzikiston, kiu ankaŭ sciis envolvi barok-moduladojn en sian sintezon de sambo kaj ĵazo. Ekestis sonregistraĵoj de alta muzika valoro, kiuj prezentis kunfandon de afrik-brazila kaj eŭropa muzikkulturoj. La kunlaboro kun Berendt finiĝis en 1971.

Powell havis unikan manieron ludi gitaron, li enkorpigis virtegajn elementojn el la klasika muziko kaj la populara harmonio. Li esplori radikale la limojn de la instrumento, kaj tio faris lin rara nacia stelulo.

Liaj muzikoj estis surdiskigitaj de Beth Carvalho (Samba do Perdão, kune kun Paulo César Pinheiro), Elis Regina (Samba do Perdão, Quaquaraquaquá, Aviso aos Navegantes), ĉiuj kune kun Paulo César Pinheiro; Cai Dentro), Elizeth Cardoso (Valsa do amor que não vem, kun Vinícius de Moraes).

Diskografio (elekto)

  • 1963 - Baden Powell a vontade
  • 1966 - Os-Afro Sambas
  • 1966 - Tristeza on Guitar
  • 1967 - Poema on Guitar
  • 1970 - Canto on Guitar
  • 1971 - Estudos
  • 1973 - Apaixonado
  • 1988 - Rio das valsas
  • 1996 - Rio a Paris - Live 1974
  • 2000 - Lembrancas
  • 2006 - Baden Powell plays vinicius de Moraes

Literaturo

  • Dominique Dreyfus. O violão vadio de Baden Powell. Editora 34. 1999. ISBN 978-85-7326-148-6 (en la portugala)

Eksteraj ligiloj