Saltu al enhavo

Granda Disiganta Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Disiganta Montaro
(Great Dividing Range)
Orientaj Altaĵoj
montaro
Ŝtato Aŭstralio
Regiono Novsudkimrio, Kvinslando,
Viktorio, Ĉefurba Teritorio
Plej alta punkto Kosciuszko
 - alteco 2 228 m s. m.
 - koordinatoj 25° 00′ 00″ S 147° 00′ 00″ O / 25.00000 °S, 147.00000 °O / -25.00000; 147.00000 (mapo)
Longo 3 500 km (Esprima eraro: Mankas operando por round mi), nordo-sudo
Vikimedia Komunejo: Great Dividing Range, Australia

Granda Disiganta Montaro ( angle : Great Dividing Range ), aŭ Orientaj Altaĵoj ( angle : Eastern Highlands ), estas la plej granda montara sistemo de Aŭstralio kaj la tria plej longa en la mondo. La montaro etendiĝas tra pli ol 3 500 km ek de Dauan Island de la nordorienta pinto de Kvinslando, sekvante la tutan longon de la orienta marbordo tra Novsudkimrio, tiam en Viktorion kaj turnante okcidenten, antaŭ finfine fadado en la centra ebenaĵo ĉe la Grampia Nacia Parko en okcidenta Viktorio. La larĝo de la montaro varias de proksimume 160 km ĝis pli ol 300 km [1]. La akra altitudo-pliiĝo inter la marborda malaltebenaĵo kaj la orientaj altaĵoj influis la klimaton de Aŭstralio, plejparte pro orografia precipitaĵo, kaj tiuj areoj de la plej alta altitudo prezentas imponan kanjonopejzaĝon [2].

Terminologio

Granda Disiganta Montaro superregas la orient-aŭstralian teramason.

Granda Disigantanta Montaro ne konsistas el ununura montara sistemo. Ĝi konsistas el komplekso de montaroj, altebenaĵoj, altaĵaj areoj kaj eskarpoj kun antikva kaj kompleksa geologia historio. La fiziografia divizionomo por la teramaso estas nomita la Orientaŭstralia Kordilero. La kresto de la montaro estas difinita per la akvodislimolimo inter la akvokolektaj areoj de riveroj kiuj drenas rekte orienten en Pacifikon, aŭ suden en Bass-Markolon, kaj tiuj riveroj kiuj drenas en la Murej-Daling-Basenon rekte al la okcidento kaj la nordo. Tie ĉi, la riveroj sur la okcidenta flanko de la montaro drenas senpere al Karpentaria-Golfo.

La pli altaj kaj pli krudaj partoj de la "montaro" ne nepre konstituas parton de ĝia kresto, sed povas esti branĉoj kaj daŭrigoj de ĝi. La esprimo "Granda Disiganta Montaro" specife povas referenci la akvodislimokreston de la montaro, aŭ la tutan altaĵo-komplekson inkluzive de ĉiuj montetoj kaj montoj inter la orienta marbordo de Aŭstralio kaj la centraj ebenaĵoj kaj malaltebenaĵoj. Rimarkindaj montaroj kaj aliaj reliefoj kiuj estas parto de la montarokomplekso posedas siajn diferencajn nomojn.

Historio

Indikilo pri Granda Disiganta Montaro je la Reĝa Aŭtovojo inter Braidwood kaj Bungendore, Novsudkimrio.

Granda Disiganta Montaro estis formita dum la Karbonio - antaŭ proksimume 300 milionoj da jaroj - kiam Aŭstralio koliziis kun kio nun estas partoj de Sudameriko kaj Novzelando. La montaro travivis signifan erozion poste.

Antaŭ blanka setlado la montaroj estis hejmo al aborigenaj triboj. Vestiĝoj ankoraŭ restas en iuj lokoj pri ilia ĉeesto per ornamitaj kavernoj, kampadejoj kaj vojetoj uzitaj por vojaĝi inter la marbordaj kaj landinternaj regionoj.

Post eŭropa alveno en 1788, la montaro estis malhelpo al esplorado kaj setlado de la britaj setlantoj. Kvankam ne altaj, partoj de la altaĵoj estis tre krudaj. Trairado de Bluaj Montaroj ( angle : Blue Mountains ) estis speciale malfacila kaŭze de la preskaŭ ne nepenetrebla labirintaj grejsaj montaroj [3].

En 1813, uzebla itinero estis finfine malkovrita rekte okcidenten de Sidnejo tra Blua Montaro ĝis Bathurst fare de kunularo de Gregory Blaxland, kiu inkludis William Lawson kaj William Charles Wentworth. Ili trovis pasejon sekvante la pinton de kresto [3]. Urboj en Blua Montaro poste estis nomitaj laŭ ĉiu de tiuj viroj. Tiu estis la komenco de la evoluo de la agrikulturaj distriktoj de landinterna Novsudkimrio. Vojo estis konstruita al Blaxland per punlaboristoj en tempo de ses monatoj. Pli facilaj itineroj al landinterna Novsudkimrio estis malkovritaj direkte al Goulburn al la sudokcidento, kaj okcidenten ekde Novkastelo.

Postaj esploradoj estis faritaj tra kaj ĉirkaŭ la montaro fare de Allan Cunningham, John Oxley, Hamilton Hume, Paul Edmund Strzelecki, Ludwig Leichhardt kaj Thomas Mitchell. Tiuj esploristoj plejparte interesiĝis pri bonaj agrikulturaj grundoj.

Ĉirkaŭ la malfruaj 1830-aj jaroj la plej fekundaj regionoj najbaraj al la montaro estis esploritaj kaj kelkaj setligitaj. Tiuj inkludis la Gippslandaj kaj Riverinaj regionoj en la sudo, ĝis la Liverpolaj Ebenaĵoj kaj la Daling-Malaltaĵoj en la nordo.

Diversaj vojoj kaj fervojoj poste estis establitaj tra multaj partoj de la montaro, kvankam multaj areoj restas malproksimaj ĝis nuntempe. Ekzemple, en orienta Viktorio ekzistas nur unu grava vojo transirante la altaĵojn de nordo al sudo.

Notindaj komponantoj

Partoj de la altaĵoj konsistantaj el relative senreliefaj kaj, laŭ aŭstraliaj normoj, relative akvo-riĉaj grundoj estis disvolvigitaj por agrikulturaj kaj paŝtadaj uzoj. Tiaj areoj inkludas Aterton-Altebenaĵon, Daling-Malaltaĵojn en Kvinslando, kaj Nordajn Altebenaĵojn, Sudajn Altebenaĵojn en Novsudkimrio. Aliaj partoj de la altaĵoj estas tro krudaj por agrikulturo kaj estis uzitaj por forstado. Multaj partoj de la altaĵoj kiuj ne estis disvolvigitaj nun estas inkluditaj en Naciaj Parkoj.

Fervojoj

Protektitaj areoj

Multe de la montaro troviĝas ene de serio de naciaj parkoj kaj aliaj rezervejoj, la plej multaj el la naciaj parkoj estas listigitaj malsupre, ekzistas preskaŭ duoblo kvanto da ŝtatforstoj [4][5].


Granda Disiganta Montaro, kiel vidita ekde apud Hotam-Monto, Viktorio.
Bildo ekde la pinto de Monto Feathertop, rigardante nordorienten, montrante Fainters kaj Monto Niggerhead.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. Shaw, John H., “Collins Australian Encyclopedia”, William Collins Pty Ltd., Sydney, 1984, ISBN 0 00 217315-8
  2. Löffler, Ernst; A.J. Rose, Anneliese Löffler & Denis Warner. (1983) Australia:Portrait of a Continent. Richmond, Victoria: Hutchinson Group. ISBN 0091304601.
  3. 3,0 3,1 Crossing the Great Dividing Range—surveying an ancient land. About Australia. Australian Government (10 December 2008). Alirita 19 December 2011.
  4. Melway, Edition 35 2008, Touring Maps
  5. Brisway, Edition 1, 2005