Saltu al enhavo

Huronoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Wyandot Nation.png
Flago de la Wyandotte Nation

Huronoj, aŭ kiel ili mem nomas sin Wendat, estas indiana gento de Nord-Ameriko. La modernaj huronoj aperis en la 17-a jarcento, kaj rezultas el la kunuiĝo de la lastaj membroj de du antaŭaj triboj, la Hurona Kunfederacio kaj la petunoj, kiuj vivis ĉe la sudorienta angulo de la Georgia Golfo, en la hodiaŭ kanada provinco Ontario. Huronoj nuntempe vivas en variaj lokoj tra Kanado kaj Usono.