Grimaldi Forum
Grimaldi Forum, Monako, estas moderna konferencejo kaj ekspoziciejo marborde de la plej orienta plaĝa distriko de Monako, nomata Larvotto. La baleto de Montekarlo kaj la filharmonia orkestro de Montekarlo regule prezentiĝas tie, sed krome la ejo ankaŭ estas loko por pliaj koncertoj, konferencoj kaj ekspozicioj.
Dum la renovigo de la Salono Garnier de la Opero de Montekarlo en la jaroj 2004 kaj 2005, operoj estis prezentitaj en la Princa Salono aŭ france Salle des Princes en la konferencejo Grimaldi Forum. La konferencejo ankaŭ estas la ĉiujara loko de lotumoj pri konsisto de la grupaj fazoj de la konkursoj Ligo de Ĉampionoj de UEFA kaj Eŭropa Ligo de UEFA.
Eksteraj ligiloj
greke oficiala retejo de la konferencejo kaj ekspoziciejo france, itale, angle greke Renée Triolle: artikolo "500 cefverkoj en Monako", revuo Monato, februaro 2006, paĝoj 14 kaj 15 esperante