Minsko
Minsko | |||
beloruse: Менск, beloruse: Мінск, ruse: Минск | |||
Urbo | |||
Placo de Sendependeco
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Менск | |||
Lando | Belorusio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Minska regiono | ||
Distrikto | Minska distrikto | ||
Historiaj regionoj | 4
| ||
Metroo | Metroo de Minsko | ||
Rivero | Svislaĉ | ||
Situo | Minsko | ||
- alteco | 220 m s. m. | ||
- koordinatoj | 53° 54′ 08″ N 27° 33′ 41″ O / 53.90222 °N, 27.56139 °O (mapo) | ||
Areo | 307,9 km² (30 790 ha) | ||
Loĝantaro | 1 829 100 (31.12.2009) | ||
Denseco | 5 940,57 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1067 | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 220001-22141 | ||
Telefona antaŭkodo | +375 17 | ||
Aŭtokodoj | 7 | ||
Honorigo | Urbo-Heroo | ||
Situo enkadre de Belorusio
| |||
Mapo de Minsko
| |||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Minsk | |||
Retpaĝo: www.minsk.gov.by | |||
Minsko (beloruse: Мінск aŭ Менск) estas la ĉefurbo de Belorusio ekde la jaro 1919. Ĝi estas la centro de la minska regiono kaj de distrikto. Tra la urbo pasas gravaj aŭtoŝoseoj kaj fervojoj, ekzistas du flughavenoj. La urbo situas borde de la rivero Svislaĉ.
Nomo
La antikva belorusa nomo estas Менск aŭ Менеск (prononcu: Mjensk, Mjenjesk). La nomo divenas aŭ de legenda heroo Menesko, kiu loĝis tie ĉi kaj defendis la urbon, aŭ de vorto мена (ŝanĝo) - pro interkruciĝo de vojoj tie ĉi estis foiroj, merkatoj, aŭ de rivero Менка (Mjenka).
Kiam Belorusio (tiutempe: Granda Duklando Litova) unuiĝis kun Pola reĝlando, oficiala kaj pli prestiĝa lingvo de la komuna ŝtato iĝis la pola. Tiam oni ŝanĝis la nomon de la urbo al pli kutima por poloj formo Міńsk (Minsk). Jam ekzistis pola urbo Міńsk-Mazawiecki, do Minsko nomiĝis pole: Міńsk-Litewski aŭ Міńsk-Białoruski ("minsko litva" aŭ "minsko belorusa"). Poste kiam la teritorio iĝis parto de Rusa imperio, la nomo restis sama en la rusa lingvo: Минск (Minsk). En 1917 rezulte de la rusia revolucio Belorusio ekhavis sendependecon kaj revenigis la nomon Менск. Tamen en 1939 bolŝevika registaro ŝanĝis la nomon je pli simila al la rusa varianto: Мінск, kiu estas oficiala ĝis nun.
Historio
- 1067: unua mencio pri la urbo - Batalo ĉe Njamiha.
- 12-a de januaro 1591: la urbo ricevis blazonon.
- 3-a de julio 1944: liberiĝo de faŝistoj en la 2-a mondmilito.
- 26-a de julio 1984: ekfunkciis minska metroo.
Administracia divido
La urbo estas konsistas el 9 distriktoj:
- Заводскі (zavodski)
- Кастрычніцкі (kastriĉnicki)
- Ленінскі (leninski)
- Маскоўскі (maskoŭski)
- Партызанскі (partizanski)
- Першамайскі (perŝamajski)
- Савецкі (savecki)
- Фрунзенскі (frunzenski)
- Цэнтральны (centralni)
Transporto
Minsko estas granda trafikcentro. Por transportado de pasaĝeroj servas 8 tramaj itineroj, ĉirkaj 70 trolebusaj, pli ol 100 aŭtobusaj, du linioj de metroo kaj multegaj taksioj. La urbo havas kelkajn aŭtobusajn kaj fervojajn staciojn por ligi kun suburboj kaj aliaj enlandaj kaj eksterlandaj urboj, du flughavenoj.
Partneraj rilatoj
La urbo havas amikajn rilatojn inter alie kun
- Bonno en Germanio kaj
- la urbodistrikto Reinickendorf de Berlino same en Germanio
Krome la urbodistriktoj Partizan kaj Oktjabr havas partnerajn rilatojn inter alie kun
- la urbodistrikto Marzahn-Hellersdorf de Berlino
Esperanto en Minsko
En Minsko Adam Jodko propagandis Esperanton.
|
|