Demokrata Partio - demokraci.pl
Prezidanto | Emblemo |
---|---|
Brygida Kuźniak | |
Bazaj informoj | |
fondodato: | 7-a de majo 2005 |
fondoloko: | Varsovio |
prezidanto: | Brygida Kuźniak |
frakcio de Eŭropa Parlamento: | Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo |
nombro da membroj: | ĉ. 1.800 (2007) |
centra oficejo: | ul. Marszałkowska 77/79 00-683 Warszawa Pollando |
koloro: | oranĝkolora |
retejo: | www.demokraci.pl |
Demokrata Partio - demokratoj.pl (pole Partia Demokratyczna - demokraci.pl, PD) estas socialliberala politika partio en Pollando.
Demokrata Partio relative de juro estas daŭrigo de Libereca Unio (Unia Wolności, UW). Lideroj-inicjatoroj de transformo UW en PD estis prezidanto de UW - Władysław Frasyniuk, unua ĉefministro de sendependa Tria Pola Respubliko - Tadeusz Mazowiecki kaj vicĉefministro, ministro de ekonomio kaj laboro ĉe registaroj de Leszek Miller kaj Marek Belka - profesoro Jerzy Hausner.
Komence de projekto fondi PD-on, oni planis larĝiĝo de la socio de UW, samtempe maldekstre kaj dekstre de la politika sceno. Tamen finfine, krome membroj de UW, konektiĝis nur malnovaj membroj de la Alianco de Demokrata Maldekstrularo kaj personoj konektitaj pli frue kun nenia politika partio.
Sub la idea deklaracio, la 27-an de februaro 2005 subskribis 176 personojn de scienco, kulturo, reprezentantojn de ne-registaraj organizoj, kiuj ĝis tiam protektis Unia Wolności.
Gravaj politikistoj
Eŭropa Parlamento (Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo)
Dum la oficperiodo 2009-2014 la Demokrata Partio havas neniun deputiton ĉe la Eŭropa Parlamento. Dum la antaŭa oficperiodo ĝi havis kvar deputitojn kiuj membris en la frakcio de la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo.
Pola Parlamento (Demokrata Deputita Rondo)
Ĉe la pola parlamento, la Demokrata Partio havis tri deputitojn, kiuj komence membris en la Parlamenta Klubo "Maldekstrularo kaj Demokratoj", sed post konflikto inter Alianco de Demokrata Maldekstrularo kaj Demokrata Partio, ili ekhavis propan Demokratan Deputitan Rondon. Poste, ĉiuj tri deputitoj eliris la partion kaj membriĝis en Stronnictwo Demokratyczne (Demokrata Partio):
- Bogdan Lis - opoziciisto tempe Pola Popola Respubliko, deputito de Sejmo,
- Marian Filar - kriminalistikisto, profesoro de juro, preleganto de Universitato de Nikolao Koperniko en Torunio,
- Jan Widacki - advokato, profesoro doktoro habilitiĝa de juraj sciencoj, eksa pola vicministro de enaj aferoj, deputito de Sejmo.
Post fondiĝo de la Demokrata Deputita Rondo kaj eliro de Socjaldemokracja Polska el la Parlamenta Klubo "Maldekstrularo kaj Demokratoj", ĝi finis ekzisti kaj deputitoj kiuj restis (nur el la Alianco de Demokrata Maldekstrularo kaj senasociaj) ŝanĝis nomon de la klubo al "Maldekstrularo".
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|