Saltu al enhavo

Cavigliano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 20:13, 3 apr. 2013 farita de DidiWeidmann (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Cavigliano
Blazono de Cavigliano
Blazono de Cavigliano
Blazono de Cavigliano
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Melezza
Koordinatoj  46° 11′ 2″ N 8° 43′ 8″ O / 46.18389 °N, 8.71889 °O / 46.18389; 8.71889 (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 2″ N 8° 43′ 8″ O / 46.18389 °N, 8.71889 °O / 46.18389; 8.71889 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 5,48 km²
Alteco 366 m super marnivelo
Poŝtkodo 6654
Komunumkodo 5099
Mapo de Cavigliano
Mapo de Cavigliano
Mapo de Cavigliano

Cavigliano estas komunumo de la Komunumaro Melezza kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 697 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Cavigliano situas ĉe la eniro al la valo de Centovalli ĉe la norda flanko de la rivero Melezza, proksimume 7 kilometrojn nordokcidente de la urbo Locarno. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Caviglano en sudokcidento apud la bordo de Melezza la setlejo Ponte dei Cavalli.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,48 km², de kiuj 76,5% estas kovritaj de arbaro, 3,8% servas por agrikulturo kaj 8,0% por setlado.[2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Cavigliano limas en nordo al Maggia, en oriento al Verscio, en sudo al Losone, en okcidento al Centovalli, kaj en nordokcidento al Isorno.

Trafiko

Tra Cavigliano pasas la kantona ĉefvojo n-ro 560 de Ponte Brolla al la direkto de Domodossola. Tra la komunumaro kondukas la etspura fervojlinio de Locarno al Domodossola, la tiel nomita Centovalli-Fervojo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Cavigliano datiĝas el la jaro 1213 Caveliano. Dum mezepoko ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la tri lokoj Cavigliano, Verscio kaj Tegna formis la najbararon Pedemonte. En la jaro 1803 Cavigliano konstituiĝis kiel aparta politika komunumo.[3]Komence de la 21-a jarcento ekzistis projekto kunigi la komunumon Cavigliano kun la komunumoj Verscio kaj Tegno al nova komunumo Terre di Pedemonto, sed en la konsulta baloto de la 22-a de septembro 2012 tiu projekto estis klare malakceptita de la loĝantoj de la tri komunumoj, kial la projekto estis entombigita.

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Rodolfo Huber: Cavigliano en Historia Leksikono de Svislando (2006-02-16)

Eksteraj ligiloj