Saltu al enhavo

Saksa Ŝtata Kapelo je Dresdeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Saksa Ŝtata Kapelo je Dresdeno validas kiel unu el la ĉefaj kaj plej tradicioriĉaj orkestroj de la mondo. Johann Walter fondis ĝin la 22-an de septembro 1548 laŭ komisio de princo-elektisto Morico de Saksujo. Ĝi validas kiel ununura orkestro ankoraŭ ekzista, kiu seninterrompe muzikis trans pli ol kvar jarcentoj kaj samtempe – kiel dokumentas samtempaj raportoj – ĉiam apartenis al la ĉefaj muzikensembloj de la diversaj epokoj. Elstaraj kapelmajstroj kaj tutmonde ŝatataj instrumentistoj stampis la iaman kortegan kaj nunan saksan ŝtatan orkestron ekde ĝia fondado. En 2013 la orkestro transprenis gvidate de Christian Thielemann la Paskan Festivalon je Salcburgo.

Famaj kapelmajstroj kaj direktistoj

Dosiero:Stamp Germany 1998 MiNr2025 Sächsische Staatskapelle Dresden.jpg
450 jarojn Saksa Ŝtata Kapelo je Dresdeno: Germana poŝtmarko de 1998

La plej gravaj kapelmajstroj kaj direktistoj dumpase de la historio de la orkestro:

En pli nova tempo la orkestron direktis ankaŭ inter alie Herbert von Karajan kaj Nikolaus Harnoncourt.

Famaj solistoj kaj instrumentistoj

Membroj de la Saksa Ŝtata Kapelo, kiuj parte ankaŭ prezentis soliste, estis inter alie:

Komponistoj kaj verkoj

Al la Ŝtata Kapelo oni dediĉis diversajn komponaĵojn, aliajn ĝi prezentis por unua fojo. Al tiuj apartenas verkoj de Vivaldi trans Wagner, Schumann, Liszt, Strauss, Hindemith, Weill k. a. ĝis pli novaj komponaĵoj ekzemple de Udo Zimmermann kaj Wolfgang Rihm.

Aparte Richard Strauss estis ligita kun la orkestro, kiun nuntempe la tuta mondo rigardas ofte kiel „Strauss-orkestro“, dum pli ol 60 jaroj kiel komponisto kaj orkestrestro, kiu je unua fojo prezentis naŭ el liaj operoj en Dresdeno (inter ili Salome, Elektra kaj Der Rosenkavalier). La Alpensinfonie Strauss dediĉis al la dresdena orkestro.

Ligoj eksteren