Rita de Cascia
Rita de Cascia aŭ Sankta Rita estas sanktulo, iama itala aŭgustena monaĥo, patrono de senespereblaj aferoj. Ŝia origina nomo estis Margherita Lotti.
Rita de Cascia [] naskiĝis en 1381 en Roccaporena. Ŝi mortis la 22-an de majo 1447 en Cascia.
Biografio
Margherita (Rita) edziniĝis frue. Ŝi toleris krudajn kondutojn kaj insultojn de la edzo dum multaj jaroj. La geedziĝo daŭris 18 jarojn, kiam pro kverelo la edzo estis murdita fare de alia familio. Ŝi sukcese petis la filojn ne venĝi la morton spite la kutimon. Rita donis publikan pardonon ĉe la entombigo. Ŝiaj filoj mortis pro malsano en la sekva jaro. Post la mortoj de ŝia edzo kaj filoj ŝi iĝis monaĥino ĝis sia morto. Ŝi ne estis entombigita, sed oni gardas la ĉerkon en kirko de Cascia.
La Eklezio Romkatolika sub la papado de Leono la 13-a oficiale enkanonigis Rita en 1900. Ŝia festotago estas la 22-a de majo.