Muzikalo
Muzikalo (muzikteatraĵo, duonopero aŭ muzika komedio) estas tipo de teatraĵo aŭ filmo, kiu kombinas muzikon, kantojn, parolatan dialogon, kaj dancon. Ĝi konsideriĝas ĝenro de muzika teatro. La emocia enhavo de la verko – humuro, patoso, amo, kolero – plie la rakonto mem, komunikiĝas per la vortoj, muziko, movado,hnfv0ia ehfui9poerhviuwerbhfgdfiopagheruilgfioweahrfuiawerbguikerih eriuthaeruih uer89 theriohg uoerGH OERER REIOGH EROIHG ERIOHGERIOÜ H OERHG OEGH OEHG OERGHIO AGOH EGH ERIOHG sioüehg oüiseth sio aj teknikaj aspektoj de la amuzaĵo, kiel tuto.
Muzikaloj prezentiĝas tutmonde. Ili eble prezentiĝas ĉe grandaj teatroj, kiel multekostaj prezentaĵoj en la West End de Londono kaj Broadway de Novjorko, aŭ ĉe pli malgrandaj "franĝo-teatroj," "ekster-Broadway" aŭ regionaj teatroj, per turneantaj trupoj, aŭ per diletantaj grupoj ĉe lernejoj, teatroj, kaj aliaj prezentejoj. Krom Britio kaj Usono, estas vervaj muzikalaj okazejoj en Germanio, Aŭstrio, Filipinoj, Francio, Kanado, Japanio, Orienta Eŭropo, Aŭstralio, kaj aliaj landoj.
Iuj famaj muzikal-verkoj inkluzivas la jenon:
- Oklahoma! (Oklahomo!)
- The Sound of Music (La sono de muziko)
- The Fantasticks
- Gentlemen Prefer Blondes (1953)
- High Society (Alta socio, 1956)
- West Side Story (Rakonto de la Okcidenta Flanko, 1961)
- Cats (Katoj)
- The Phantom of the Opera (La fantomo de la operejo)
- Les Misérables (La mizeruloj)
- Rent
- The Producers (La prezentistoj)
- El hombre de La Mancha (La viro de La Manĉa, Don Kiĥoto)