Saltu al enhavo

Beata Chrzanowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Beata CHRZANOWSKA (naskiĝis la 1an de marto 1964) municipanino, anino de la Klubo de Civitana Platformo, Prezidantino de la Urba Konsilantaro en Slupsko / Słupsk (Pomerio, Pollando), esperantistino ([1]).

Edukado

Ŝi estas mag. inĝ. pri la teknologia nutrado de homo. Tian titolon ŝi akiris finante en la jaro 1988 la Agrikulturan Akademion en Olsztyn.

La jenajn postdiplomajn studojn ŝi finis:

  • 1. La organizado kaj mastrumado de klereco,
  • 2. Instruado de kemio por la instruistoj de gimnazio kaj la lernejoj postgimnaziaj,
  • 3. La preparoj de instruistoj por la distanca lernado,
  • 4. La publika administracio (administrado).

Krom la postdiplomaj studoj ŝi finis la jenajn kvalifikajn kursojn:

  • 1. La Pedagogian Studadon,
  • 2. La peparservoj en la civila servo,
  • 3. La kvalifika kurso pri pedagogia kontrolo,
  • 4. La kvalifika kurso pri edukada laboro

Profesia agado

Ŝi estas eksperto pri la profesia avanco (promociado) de instruistoj, kaj ekzamenistino por la kvalifikado en la profesioj kuiristo kaj vendisto.

Nun ŝi estas Prezidantino de la Urba Konsilantaro en Slupsko / Słupsk

La publikaĵoj

Ŝi estas la aŭtorino intaralie de la jenaj artikoloj:

  • Informator oświatowy – Lekcja chemii inaczej (ISSN 1505 – 0904),
  • Informator oświatowy – Edukacja na odległość (ISSN 1505 – 0904),
  • Wspier@ć, wspomag@ć, doskon@lić….. – publikacja w ramach projektu współfinansowanego ze środków EFS realizowany przez ZSOiT w Słupsku.

Beata Chrzanowska kaj Esperanto

Laŭ la iniciato de la Urbestro de Slupsko d-ro Robert Biedroń (esperantisto) la Urba Konsilantaro de Slupsko kun la favora por Esperanto ĝia Prezidantino Beata Chrzanowska - la 25-an de januaro 2017 unuanime decidis kaj proklamis la jaron "2017 LA JARO DE ZAMENHOF EN SŁUPSK", dum la kunsido de la Konsilantaro Biedroń substrekis la aktivadon de forta E-movado dum multaj jaroj kaj nun ĉefe aktivado de EDE-Pollando ([2], [3], [4], [5]).

La 24an de aprilo 2017 ŝi aktive partoprenis en la la ĉefa E-konferenco en Urbodomo de Słupsk okaze de la 2017 LA ZAMENHOFA JARO en SŁUPSK. La konferencon organizis EDE-Pollando kunlabore kun Urbestro de Słupsk d-ro Robert Biedroń kaj komencis la konferencon la arta programo dum kiu prezentis la E-kantojn la infanensemblo "Słoneczka" / "Sunetoj" kaj junular-koruso "Fantazja" / "Fantazio". Dum la E-konferenco la inaŭguran prelegon faris Urbestro de Slupsko d-ro Robert Biedroń (esperantisto), Kazimierz Kleina kiu reprezentis la Parlamentan Grupon de la Lingvo Esperanto (PGLE), la Honora Konsulo de Respubliko Peruo Kajetan Pyrzyński (esperantisto), prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra (esperantisto), baratano, prof. de la angla Shankar Dasgupta (esperantisto), prof. de la angla el la Supera Ekonomia Altlernejo en Malbork Maria Kozłowska (eperantistino), direktorino Anetta Dropińska-Pawlicka (esperantistino) de la Elementa Lernejo n-ro 7 el Poznano en kiu de du jaroj estas oficiale instruata lingvo Esperanto, prezidantino de Germana Esperanto-Junularo Michaela Stegmaier (esperantistino) el la Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, la lasta prezidanto de E-klubo en Słupsk funkcianta dum la jaroj 1956-1998 Henryk Wower (esperantisto), kaj aliaj esperantistoj el Gdańsk (Gdansko), Gdynia, Łowicz, Malbork, Mełpin, Olsztyn, Poznań (Poznano), Słupsk, Szczecin, Wągrowiec kaj Wejherowo. En la konferenco partoprenis ankaŭ Starosto (Distriktestro) de Słupsk Zdzisław Kołodziejski, Vic-starosto de Słupsk Rafał Konon, Prezidantino de la Urba Konsilantaro en Słupsk Beata Chrzanowska kaj direktoroj de kelkaj fakoj (ekz. pri kulturo, edukado) en la Urbodomo en Słupsk kaj profesoroj de Pomeria Akademio en Słupsk kaj direktoroj de kelkaj mez- baz-lernejoj. Post la E-konferenco Senatano Kazimierz Kleina kun Prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra metis florojn ĉe la Zamenhof-monumento kaj ili ambaŭ malkovris dulingvan memortabulon "GRAB ZAMENHOFA - KARPENO"- la novan ZEOn en Słupsk kun la ĉeesto de kelkdeko da partoprenantoj de la konferenco kaj multaj mediatoj ([6], [7], [8], [9], [10],[11], [12], [13], [14], [15], [16], [17]).

Ŝi partoprenis la 20an de julio kadre de la JARO de ZAMENHOF en SŁUPSK okazis la inaŭguro de E-fako (E-sekcio) en Urba Publika Biblioteko en Słupsk kun milo da E-libroj kaj inaŭguro de E-ekspozicio "130 JAROJ de ESPERANTO". Ĉeestis kelkdeko da loĝantoj de la urbo kaj i.a. Prezidantino de la Urba Konsilantaro Beata Chrzanowska (esperantistino) (la 25an de januaro 2017 Urba Konsilantato proklamis unuanime la Zamenhof-Jaron en Słupsk, proponon donis Urbestro de Słupsk d-ro Robert Biedroń /esperantisto). Ĉeestis direktorinoj de kelkaj Urbaj Bibliotekoj. Honora gasto de la renkontiĝo estis Jolanta van Holstein - Sekretario de Internacia Esperanto-Instituto en Hago, kiu alportis donacitajn librojn de la Instituto kaj faris la belegan prelegon pri: Esperanto en Nederlando, E-instituto kaj pri la E-movado en Słupsk en la 80-90aj jaroj de la 20a jc, kiam ŝi estis prezidantino de E-klubo en Słupsk / Slupsko (ŝi naskiĝis kaj loĝis en Słupsk ĝis la 1992 jaro). Prelegis kaj gvidis tra la E-ekspozicio prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto EDE-Pollando Eduardo Kozyra. Prelegetis ankaŭ iama prezidanto de E-klubo en Słupsk Henryk Wower kaj loka juna esperantisto Artur Ciechan. Kamil Bierka - la direktoro de la Senatana Oficejo salutis la ĉeestantojn nome de Senatano Kazimierz Kleina (ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto) kaj klarigis kial Kleina ne povis ĉeesti la renkontiĝon, pro la neplanita plilongigo de la kunsido de Pola Senato en Varsovio. Dum sia elpaŝo la Prezidantino de Urba Konslantaro Beata Chrzanowska promesis partopreni la E-kurson kiun EDE-Pollando organizos septembre-oktobre 2017 en la Urba Biblioteko en Słupsk en kiu ĉeestos ankaŭ kelkaj direktorinoj de la lokaj biblkiotekoj kion ili ankaŭ promesis publike dum la renkontiĝo. Matene en la biblioteko la loka radio faris intervjuon kun Jolanta van Holstein kaj Eduardo Kozyra por informi kaj inviti al la E-ekspozicio, en la urbo estas afiŝoj pri la malfermo de E-fako en la Urba Biblioteko en Słupsk. ([18], [19], [20] [21], [22])

Ŝi aktive partoprenis la 2-an de septembro 2017 la Estraro de EDE-Pollando partoprenis en la Nacia Legado de "NUPTOFESTO" de Stanisław Wyspiański en Słupsk (Slupsko) - kie oni legis la fragmentojn en la 11 lingvoj t.e. en la pola, Esperanto, angla, franca, ĉeĥa, hungara, belorusa, rumana, germana, rusa, kaŝuba kaj legata de la brajlo skribo. La fragmentojn en la lingvo Esperanto legis Prezidantino de Urba Konsilantaro de Słupsk Beata Chrzanowska (esperantistino) kun Eduardo Kozyra (vidu kaj aŭdu ilin ambaŭ sur la fotoj kaj en la video-filmo dum la legado en ESPERANTO:[23], [24], [25]).

Hobioj

Ŝi interesiĝas pri turismo (la vojaĝoj tra Eŭropo) kaj pri pentroarto (impresionistoj).

Referencoj

  1. http://www.beatachrzanowska.pl/o-mnie/
  2. http://plus.poranny.pl/wiadomosci/a/biedron-ma-naszego-zamenhofa-a-bialystok-ludwika-nie-chcial,11728384
  3. https://www.facebook.com/RobertBiedron/?fref=ts
  4. http://bialystok.wyborcza.pl/bialystok/1,35241,21293880,zamenhof-ponad-podzialami-nie-u-nas-a-w-slupsku.html
  5. https://www.facebook.com/RobertBiedron/photos/pb.223507664353257.-2207520000.1485457420./1308373765866636/?type=3&theater
  6. http://www.slupsk.pl/rok-2017-rokiem-zamenhofa-konferencja-w-ratuszu-62755/
  7. http://www.gazetakaszubska.pl/71519/jezyk-esperanto-byl-tematem-rozwazan-slupskim-ratuszu
  8. http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/a/esperanto-moze-byc-popularniejsze-niz-jest,12015393/
  9. http://gryf24.pl/2017/04/25/konferencja-dla-esperanto/3/
  10. http://gryf24.pl/2017/04/25/konferencja-dla-esperanto/2/
  11. http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/a/czy-esperanto-bedzie-nauczane-w-slupskich-szkolach-wideo,12020482/
  12. http://www.sp8.slupsk.pl/34-rok-szkolny-2016-2017/811-wystep-sloneczek-na-konferencji-o-esperanto
  13. http://www.apsl.edu.pl/aktualnosci-i-wydarzenia/szczegolywydarzenia/214/-/zaproszenie-na-konferencje-do-slupskiego-ratusza
  14. http://gryf24.pl/2017/04/23/ludwik-zamenhof-i-jezyk-esperanto-most-laczacy-narody/
  15. http://www.eventi-live.com/en/konferencja-z-okazji-100-rocznicy-mierci-ludwika-zamenhofa-2017-04-24-ratusz-w-s-upsku-s-upsk-poland_e247263699073398.htm
  16. https://www.youtube.com/watch?v=zLto0gibuv4
  17. http://esperanto.cri.cn/2521/2017/06/14/241s193625.htm
  18. http://www.gazetakaszubska.pl/72469/w-slupsku-otwarto-punkt-esperanto
  19. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1847789851914194&set=pcb.1847808871912292&type=3&theater
  20. http://www.biblioteka.slupsk.pl/component/dpcalendar/event/444.html
  21. http://www.gazetakaszubska.pl/72430/slupsk-bedzie-mial-swoj-punkt-esperanto-otwarcie-juz-wkrotce
  22. http://m.radiogdansk.pl/wiadomosci/item/63537-sztuczny-jezyk-wymyslony-przez-polaka-wraca-do-slupska-powstaje-klub-jego-milosnikow-i-wypozyczalnia-ksiazek/63537-sztuczny-jezyk-wymyslony-przez-polaka-wraca-do-slupska-powstaje-klub-jego-milosnikow-i-wypozyczalnia-ksiazek
  23. http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/g/narodowe-czytanie-wesela-w-slupsku-wideo-zdjecia,12444152,25384926/
  24. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1902075906485588&set=pcb.1902082626484916&type=3&theater
  25. https://www.facebook.com/bibliotekaslupsk/photos/a.1618172568213110.1073741998.430981826932196/1618173174879716/?type=3&theater