Saltu al enhavo

Entombigo de L. L. Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombo de Zamenhof
La germana majoro Neubarth, komandanto de la varsovia haveno, parolas funebre nome de la eksterlandaj esperantistoj

La entombigo de L. L. Zamenhof okazis lunde, la 16-an de aprilo 1917, el la loĝejo ĉe Krolewska 41. La funebra ceremonio okazis en tre modestaj kadroj. Estis mondmilito, Varsovio estis okupita de la germanoj, do ne povis alveni reprezentantoj el aliaj landoj. Venis nur la personaj konatoj, familio kaj samideanoj el Varsovio – entute eble 150 personoj, el kiuj la plejparto iris antaŭ la veturilo kiel delegitaroj kun 3 florkronoj.

Malfermis la procesion la unua florkrono, en la nomo de ĉiuj esperantistoj en Polujo, portita de Edvardo Wiesenfeld. La dua, portita de Adolf Oberrotman, estis en la nomo de UEA. La trian nome de ĉiuj germanaj esperantistoj portis majoro von Neubarth, tiutempa havenkomandanto en Varsovio. Krom tio akompanis la veturilon Grabowski, Kabe, Belmont k. a. El la familio sekvis: la vidvino, la filo Adamo kaj filino Lidja. (La alia filino estis tiam en Ruslando.) La procesio iris tra multaj stratoj de Varsovio, interalie ankaŭ tra strato Dzika, kie antaŭ n-ro 9 oni haltis.

Sur la tombejo estis jam pli multaj homoj; kelkaj aliĝis ĉe strato Dzika, aliaj venis senpere al la tombejo. Post ĉiuj religiaj ceremonioj, plej solenaj, oni starigis tribunon, sur kiu adiaŭis la mortinton: Neubarth (nome de la germanaj esperantistoj), Leo Belmont (polaj esperantistoj) kaj Grabowski (tutmonda esperantistaro). Poste en la sama ordo la procesio iris al la tombo. La ceremonio daŭris kelkajn horojn kaj estis finita per La Espero, kantita de la esperantistaro. Kelkajn tagojn poste la kinematografejo "Filharmonio" en Varsovio montris filmon pri la tuta ceremonio.

Vidu ankaŭ