Justa Chess
Aspekto
Justa Chess | |
---|---|
Origine | Spravedlivý Chess |
Bitlibro en Esperanto | |
libro | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Vláďa Zíka |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Eldondato | 1939 |
Loko | Prago |
Eldoninto | Nakladatelské družstvo Máje |
Trajtoj | |
Ĝenro | romaneto por knaboj |
Tradukado | |
Tradukinto | Petr Tomašovský |
Eldonjaro de tradukita versio | 2003 |
Eldoninto de tradukita versio | Inko |
Paĝoj de tradukita versio | 208 |
ISBN de tradukita versio | ISBN 91-7303-185-2 |
Komento kaj noto | |
Noto | bitlibro |
Justa Chess estas bitlibro en Esperanto, romaneto por knaboj, tradukita de Petr Tomašovský. Tio estas traduko de ĉeĥa libro Spravedlivý Chess, kiun verkis ĉeĥa verkisto Vláďa Zíka en la jaro 1939. La bitlibra versio havas 208 paĝojn, ĝi estis tradukita en la jaro 1990, en la jaro 2003 ĝi estis aranĝita de Franko Luin, kiu aperigis ĝin en eLibrejo en la jaro 2003.
La bitlibro estas rete alŝutebla[1].
La agado de la libro okazas en Usono en Kentucky, en Sierra Nevada kaj ties ĉirkaŭaĵo dum tempo de Ora febro.
Enhavo de la libro
Unua parto
- Dio mia, kion ni faris al vi?!
- Mi estas nur knabo, sed mi venkos vin ĉiujn! - Chess Ryen prezentas sin
- La ekesto de Justa Chess Ryen
- Survoje - Spuroj en herbejo - Atakita farmo
- Sovaĝa rivero - Trinkejo ĉe la rivero - Oro
Dua parto
- Sinjoro Smith prezentas sin - Nokte estas ĉiuj katoj nigraj - Malebligita atako
- Sinjoro Smith planas - Pli poste li tremas - Mi povas bezoni vin!
- Maltrankviliga letero - Smith traktas kaj li estas batata
- Geheno komenciĝas - Pafado en la nokto - Dio mia, kie estas Josefino
- Alvarez ne cedos - Oni konstruas digon
- Smith faras dispoziciojn - Magie ekkomprenas - Knaboj, ni rajdos por trinki!
- Smith furiozas - Averto
- La maŝo kuntiriĝas - Jack agas
- Stranga vizito - Kaj vizito ankoraŭ pli stranga
- Tio estas li! - La lasta fuĝo
- La juĝo - Adiaŭo