Dakaro
Dakaro | ||
france: Dakar | ||
Urbo | ||
Dakaro
| ||
|
||
Oficiala nomo: Dakar | ||
Lando | Senegalo | |
---|---|---|
Kabo | Verda Kabo | |
Regiono | Regiono Dakaro | |
Oceano | Atlantiko | |
Situo | Dakaro | |
- alteco | 27 m s. m. | |
- koordinatoj | 14° 43′ 29″ N 17° 28′ 24″ U / 14.72472 °N, 17.47333 °U (mapo) | |
Areo | 82,38 km² (8 238 ha) | |
Loĝantaro | 1 030 594 (2008) | |
Denseco | 12 510,25 loĝ./km² | |
Setligita | 15-a jarcento | |
- fondita | 1857 | |
Urbestro | Khalifa Sall | |
Horzono | GMT (UTC+0) | |
Situo enkadre de Senegalo
| ||
Situo enkadre de Afriko
| ||
Vikimedia Komunejo: Dakar | ||
Retpaĝo: www.dakarville.sn | ||
Dakaro estas ĉefurbo de Senegalo.
Geografio
Dakaro estas havenurbo ĉe Atlantiko, sur la duoninsulo Cap Verde. Tio karakterizas la okcidentan finon de la Afrika kontinento. Dakaro etas la plej grava havenurbo kaj ekonomia centro de la lando. La urbo havas ĉirkaŭ 2,3 milionojn da loĝantoj (2001).
Vidindaĵoj
La urbo famiĝis pro motorsporto kiel celejo de ralio Parizo-Dakaro. (legu ralio)
Historio
Pli frue en Dakaro oni enŝipigis la sklavojn al Ameriko.
La urbo iĝis en 1895 ĉefurbo de franca Okcident-Afriko.
Klimato
En Dakaro regas varma duon-senpluva klimato. Preskaŭ senescepte inter julio-oktobro pluvas. Tio estas jare po 542 mm-oj. Inter majo-novembro la temperaturo estas tre varma, tamen iomete malpli granda, ol aliaj partoj de la lando pro efiko de la oceano.
Monato | Jan. | Feb. | Marto | Apr. | Majo | Junio | Julio | Aŭg. | Sept. | Oct. | Nov. | Dec. | Jaro |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Minimuma meznombra monata temperaturo (°C) | 18 | 18 | 18 | 19 | 21 | 24 | 25 | 26 | 25 | 25 | 23 | 21 | 2010 |
Maksimuma meznombra monata temperaturo (°C) | 25 | 25 | 25 | 25 | 26 | 28 | 30 | 30 | 31 | 31 | 30 | 27 | 2010 |
Precipitaĵoj (meznombra alto en mm) |
1,7 mm | 0,8 mm | 0 mm | 0 mm | 0,1 mm | 7,9 mm | 35,3 mm | 117,1 mm | 86,9 mm | 18,7 mm | 0,2 mm | 3,4 mm | 2010 |
Fonto: [1] |
Famaj personoj naskiĝintaj en Dakaro
- Marie-Ségolène ROYAL (naskiĝis la 22-an de septembro 1953), grava politika persono en Francio
Edukado
Vidu ankaŭ
Esperanto en Dakaro
En februaro 2011 okazis en Dakaro Monda Socia Forumo. Senegala Esperanto Asocio havis tie budon. En tiu stando deĵoris membroj de SEA kaj Mireille Grosjean el Svislando. Ŝi alportis multajn dokumentojn en diversaj lingvoj, informiloj, varbiloj. Ĵurnalisto de "The Guardian" vidis ŝin kaj menciis ŝin kaj Esperanton en artikolo pri la forumo.
En marto 2012 okazis tutmonda konferenco de la verdulaj partioj. La senegalaj esperantistoj deĵoris en budo dum tiuj tagoj.
En decembro 2012 alvenis Mireille Grosjean duan fojon. Ŝi faris radioelsendon ĉe radio Al Madina kaj poste vizitis la urbon Rufisko kaj Thiès. En Rufisko okazis kurso kaj ekzamensesio laŭ la ILEI UEA sistemo. La 9-an de januaro 2013 Mireille Grosjean havis kunvenon kun ministro Ali El Haidar.
Esperantistoj
- Jean-Christophe Badiate;
- Yacinthe Nicholas Badji;
- Dieudonné Pierre Basséne;
- Fidel Basséne;
- Marc Pascal Basséne;
- Suzanne Basséne;
- Koffigan Diagba;
- Alphonse Diatta; mortis en 2013
- Elie Joseph Diatta;
- Jean Didier Diatta;
- Jean Gabriel Diatta;
- Marie-Hélène Diatta;
- Therence Diatta;
- Assane Faye;
- Béatrice Sanou Faye;
- Ayi Akpe Kouawo;
- Gilbert Marie Lambal;
- Anne Mireille Thérèse Sambou;
- Kokou Richard Wonegou;
- Kossi Super Woudji;