Johano Mario Miĥaelo Kowalski
Aspekto
Johano Mario Miĥaelo Kowalski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1871 en Latowicz |
Morto | 26-an de majo 1942 (70-jaraĝa) en Eŭtanaziejo Hartheim |
Mortokialo | Mortiga injekcio |
Lingvoj | Esperanto • pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | pastro esperantisto |
Johano Mario Miĥaelo KOWALSKI (pole Jan Maria Michał Kowalski, oficiale nur Jan Kowalski; naskiĝis la 25-an de decembro 1871 en Latowicz, Pollando; mortis la 26-an de majo 1942 en germana amasmurdejo Schloss Hartheim (plej probable gasumita) en Alkoven, distrikto Eferding, Supra Aŭstrio) - ĉefepiskopo de la kristana mariavita religio, mistikulo, tradukisto, publicisto.
Li loĝis en Płock, Pollando. Laŭ lia ordono ĉiuj mariavitaj pastroj devas posedi Esperanton kaj en ĉiuj mariavitaj lernejoj Esperanto estis instruata. Post lia morto la mariavita eklezio tuj nomis lin sanktulo, martiro kaj doktoro de la eklezio.
Post morto de la fondintino Feliksa Kozłowska kolektis kaj eldonis ŝiajn revelaciojn.
-
Memortabulo en la mariavita katedralo en Płock
-
Blazono de mariavitaj episkopoj