Tivadar Uray
Aspekto
Tivadar Uray | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de novembro 1895 en Mukaĉeve |
Morto | 22-an de junio 1962 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 1-1-265 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Erzsi Ághy |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Tivadar Uray [urai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Uray Tivadar estis hungara aktoro. Lia edzino estis Erzsi Ághy.
Tivadar Uray naskiĝis la 9-an de novembro 1895, Munkács (nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio) - mortis la 22-an de junio 1962, Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tivadar Uray frekventis lernejon en tiam hungara urbo Arad (nuntempe en Rumanio), poste akiris diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo. Li komencis sian aktoran karieron en 1916. Baldaŭe li aktoradis en diversaj teatroj, ekzemple Nacia Teatro (Budapeŝto), Teatro Madách kaj la tiama Internurba Teatro. Li ricevis premion Kossuth en 1955, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 24 filmoj inter 1935-1960, ekzemple Mór Jókai: Az Aranyember (La orohomo), 1936; Dolarpaĉjo, 1956
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Hamleto, Julius Caesar; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk)