Zábřeh (Ostrava)
- Ekzistas ankaŭ urbo Zábřeh.
Zábřeh (Zábřeh nad Odrou) | |
municipa parto | |
Strato Středoškolská en Ostrava-Zábřeh
| |
Oficiala nomo: Zábřeh | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo |
Municipo | Ostrava |
Historia regiono | Moravio |
Parto de | Ostrava-Sudo |
Baseno | Ostrava baseno |
Tipo de parto | Loka parto |
Konataj lokoj | Preĝejo de Vizito de Maria, Zábřeh kastelo |
Konstruaĵo | ČEZ Aréna |
Rivero | Odro |
Situo | Zábřeh |
- koordinatoj | 49° 47′ 53″ N 18° 14′ 21″ O / 49.79806 °N, 18.23917 °O (mapo) |
Loĝantaro | 36 271 (2021) |
Unua skribmencio | 1288 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | |
Situo de Zábřeh enkadre de Ĉeĥio
| |
Zábřeh enkadre de Moraviasilezia regiono
| |
Vikimedia Komunejo: Zábřeh (Ostrava) | |
Portalo pri Ostrava |
Zábřeh estas historia municipo kaj kiel Zábřeh nad Odrou ankaŭ katastra teritorio de la statuta urbo Ostrava en Ĉeĥio, kreanta la plej nordan parton de urboparto Ostrava-Jih. En la pasinteco apartenis al ĝi ankaŭ katastraj teritorioj Zábřeh-Hulváky kaj Zábřeh-VŽ, do ĝi estas hodiaŭ partoj de la teritorio de la origina historia municipo de du pluaj ostravaj urbaj partoj, kiuj estas Mariánské Hory kaj Hulváky kaj Vítkovice. Vivas ĉi tie 36 271 loĝantoj (2021).
Historio
[redakti | redakti fonton]La skibindikoj notas vilaĝon Zábřeh unuafoje en la jaro 1288. Post vico de posedantoj en la unuaj jarcentoj de la ekzistado ĝi transiris en la posedaĵon de Kapitulo de Olomouc kaj kun kelkaj pluaj najbaraj municipoj ĝi restis - enkadre de petřvalda senjorujo - en ties tenado ĝis nuligo de patrimonala establo en la jaro 1848. Sur la katastro de la agrikultura vilaĝo estis ankaŭ kelke da fiŝlagoj. Al la evoluo de la municipo havis influon ne nur ferfabriko en la proksima Vítkovice, sed ankaŭ fabriko por malmola papero fondita en la jaro 1886, plu cementfabriko kaj ĉefe kemiaj uzinoj de Julius Rütgers, kiuj prilaboris apudajn produktojn estiĝantaj dum fabrikado de koakso. Ekde fino de la 19-a jarcento ĉi tie funkciis ankaŭ brikfabriko; krom kvalitaj brikfabrikistaj argiloj oni ĉi tie minis ankaŭ gisejajn sablojn. Sed la industria evoluo kaŭzis ankaŭ ŝanĝojn demografiajn kaj sidejajn. En la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝi estis vilaa kvartalo de Moravia Ostrava (precipe loka areo Zábřeh-Družstvo). Malsanulejo estis ĉi tie konstruita en la jaro 1912, Zábřeh estis aligita al Moravia Ostrava en la jaro 1924. La municipo estis dum la dua mondmilito liberigita de Ruĝa Armeo la 30-an de aprilo 1945. Inter la plej signifaj historiaj konstruaĵoj apartenas Preĝejo de Vizito de Sankta Maria kaj Zábřeha kastelo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 178 |
1880 | 1 439 |
1890 | 3 209 |
1900 | 4 861 |
1910 | 6 182 |
1921 | 10 234 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 9 146 |
1950 | 16 414 |
1961 | 21 963 |
1970 | 39 223 |
1980 | 34 177 |
1991 | 45 840 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 44 601 |
2011 | 40 540 |
2021 | 36 271 |
|