Saltu al enhavo

Ĉelskeleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 20:26, 11 jan. 2024 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Ĉelskeleto

La ĉelskeleto estas reto de fibraj proteinaj strukturoj en la citoplasmo de eŭkariota ĉelo. Ĉelskeleton konsistigas filamentoj aktinaj, mikrotubetoj tubulinaj kaj intermezaj filamentoj.

La radiko "skeleto" estas erariga, ĉar:

  • la komponantoj de la ĉela "skeleto" estas konstante renovigataj per polimeriĝo.
  • la movaj fortoj de la ĉelo originas en la ĉelskeleto, kiu pli similas al muskularo.