Sankta Domingo
Sankta Domingo | ||
hispane Santo Domingo | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Santo Domingo de Guzmán | ||
Kromnomo: Enirpordego al Karibio | ||
Ŝtato | Domingo | |
---|---|---|
Insulo | Hispaniolo | |
Regiono | Karibio | |
Maro | Kariba Maro | |
Provinco | Distrito Nacional | |
Memorindaĵoj | Fortikaĵo Ozama, Alcázar de Colón, Puerta del Conde | |
Konstruaĵo | Katedralo de Sankta Maria | |
Rivero | Ozama | |
Situo | Sankta Domingo | |
- alteco | 14 m s. m. | |
- koordinatoj | 18° 30′ 00″ N 69° 59′ 00″ U / 18.50000 °N, 69.98333 °U (mapo) | |
Areo | 104,44 km² (10 444 ha) | |
Loĝantaro | 965 040 (2010) | |
Denseco | 9 240,14 loĝ./km² | |
Parko | Parko de Kolumbo | |
Fondo | 1496 | |
- fondinto | Bartolomeo Kolumbo | |
Horzono | OTZ (UTC-5) | |
Poŝtkodo | 10700 ĝis 11999 | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | ||
Nomo | Kolonia urbo de Sankta Domingo | |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | |
Jaro | 1990 (#14) | |
Numero | 526 | |
Regiono | Norda Ameriko | |
Kriterioj | ii, iv, vi | |
Situo enkadre de Domingo
| ||
Situo enkadre de Nord-Ameriko
| ||
Vikimedia Komunejo: Santo Domingo | ||
Retpaĝo: www.adn.gov.do | ||
Santo Domingo de Guzmán estas milionurbo kaj la ĉefurbo de Dominika Respubliko. La metropola areo havis 2 908 607 loĝantojn laŭ la censo de decembro 2010. La urbo estis fondita la 14-an de aŭgusto 1494 de la frato de Kristoforo Kolumbo.
Geografio
La urbo situas ĉe la suda bordo de la kariba insulo Hispaniolo ĉe la marenfluo de la rivero Ozama. Sankta Domingo posedas la plej signifan havenon (nomita La Haina) de la respubliko.
Historio
Kristoforo Kolumbo malkovris la insulon en 1492. La urbo mem fondiĝis post 2 jaroj, kiel la unua loĝloko en Ameriko fare de eŭropanoj. En 1509 ĝi iĝis administra centro kaj haveno kaj fortikaĵo konstruiĝis. En 1586 Francis Drake disrabis la urbon. Inter 1936-1962 la urbo ricevis novan nomon pri diktatoro: Ciudad Trujillo.
Ekonomio
Sankta Domingo havas industriajn branĉojn pri cemento, vitro, kemiaĵoj kaj teksaĵoj. Estas grava la agrikulturo: sukero, alkoholo, biero kaj oleo.
La urbo havas internacian flughavenon.
Klimato
Sankta Domingo situas en musona tropika klimato. Decembro kaj januaro estas la malvarmaj monatoj kaj julio kaj aŭgusto estas la plej varmaj. En la ĉefurbo jare falas po 1.445 mm. Lia plej sekaj monatoj estas de januaro ĝis aprilo, tamen, en ĉiuj monatoj pluvas. Ofte okazas uraganoj.
Vidindaĵoj
- Nacia Teatro
- Operdomo
- Reĝa Muzeo
- Arta Galerio
- Palaco Kolumbo
- katedralo
- fortikaĵo
Servoj
Konataj urbanoj
- Carlos Santana, basbalisto
- Krisztián Veréb, hungara kajakisto mortis tie pro motorakcidento
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Turisma informpaĝo pri Sankta Domingo kaj la Dominika Respubliko en la hispana lingvo Arkivigite je 2011-03-09 per la retarkivo Wayback Machine