Ĝamuo
Ĝamu | |
Metropolo | |
Fortikaĵo de Ĝamu
| |
Lando | Barato |
---|---|
Ŝtato | Ĝamuo kaj Kaŝmiro |
Situo | Ĝamu |
- alteco | 327 m s. m. |
- koordinatoj | 32° 44′ 00″ N 75° 51′ 00″ O / 32.73333 °N, 75.85000 °O (mapo) |
Areo | 20 km² (2 000 ha) |
Loĝantaro | 542 244 (2009) |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 180 001 |
Telefona antaŭkodo | 191 |
Situo enkadre de Barato
| |
Vikimedia Komunejo: Jammu (city) | |
Retpaĝo: jammu | |
Ĝamu aŭ esperantigite Ĝamuo (hindie जम्मू, urdue جموں) estas metropolo en Barato, la dua plej granda urbo en la subŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro, kies ĉefurbo ĝi estas inter novembro kaj aprilo. La loknomo venis de maharaĝo Jambulochan, kiu fondis la urbon. La komenca nomo estis Jambu-Nagar.
En la urbo vivas 502 197 loĝantoj sur areo de 112 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 484 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝamu etendiĝas laŭ rivero sur malebenaĵo en norda parto de la lando. Nov-Delhio troviĝas 600 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝamu estis iam vintra ĉefurbo de Kaŝmiro. Ĝi fondiĝis en la 14-a jarcento antaŭ Kristo. Dum la longa historio diversaj dinastioj regadis tie. Fine de la 20-a jarcento rifuĝintoj grandnombre alvenis.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ĝamu havas flughavenon, stacidomon kaj aŭtovojon. En la urbo aŭtobusetoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Ĝamu havas subtropikan klimaton. La temperaturo somere (precipe dum junio) foje atingas 40 °C-ojn, dum vintro tio falas ĝis frostopunkto. Jare pluvas po 1100 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro.