Bas Wels
Bas Wels | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1897 en Roterdamo |
Morto | 9-an de decembro 1957 (60-jaraĝa) en Roterdamo |
Lingvoj | nederlanda • Esperanto |
Loĝloko | Goudsesingel • Blokmakersstraat • Goudsesingel • Goudsesingel • Rusthofstraat • Paradijslaan • Crooswijk • Rubroekstraat • 1e Wandeloorddwarsstraat |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto kelnero funebraĵisto |
Bastiaan Pieter WELS, esperante B. VELS kaj k-do VELS (naskiĝis la 30-an de aprilo 1897 en Roterdamo, mortis la 9-an de decembro 1957 en Roterdamo) estis nederlanda esperantisto, aktiva en la landaj kaj roterdamaj rondoj de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE) kaj en la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Bas Wels esperantistiĝis en 1932 kaj tiris atenton pro sia speciala parolkapablo dum propagandaj kunvenoj. Li aktiviĝis en FLE-sekcio Rotterdam I. En 1937 Wels iĝis prezidanto de la Organiza Kongres-Komitato (OKK), kiu organizis la sukcesan 17-an SAT-Kongreson (1937) en Roterdamo. En tiu jaro li kontribuis al Jubileumboek 1911-1936 pri la kunlaboro inter FLE kaj SAT.
La dua mondmilito deprimigis Wels kaj li perdis entuziasmon pri siaj idealoj. Li resanigis post li tradukis biografion de Henriette Roland Holst pri Roza Luksemburg al Esperanto en 1949. En 1956 Wels estis elektita prezidanto de FLE-distrikto Rotterdam. Li estis reelektita en 1957, sed mortis.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La distrikto Rotterdam de F.L.E. (1958-01). “Nekrologo: Bas Wels”, Laborista Esperantisto (eo) 27 (1), p. 3.