Saltu al enhavo

Péter Kovács (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 09:37, 6 maj. 2024 farita de InternetArchiveBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Péter Kovács
Persona informo
Naskonomo Kovács Péter
Naskiĝo 15-an de junio 1943 (1943-06-15)
en Budapeŝto
Morto 20-an de julio 2019 (2019-07-20) (76-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hungara Belarta Universitato (1964–1970) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
ilustristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Péter Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Péter estis hungara pentristo, grafikisto, ilustristo. Lia pseŭdonimo estis Pet'R.

Péter Kovács [1] naskiĝis la 15-an de junio 1943 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de julio 2019.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Péter Kovács frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogan diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1968, pentristan diplomon samloke post 2 jaroj. Liaj plej gravaj instruistoj estis Géza Fónyi kaj Jenő Barcsay. Ekde 1970 li debutis en ekspozicio. Inter 1971 kaj 1974 li havis stipendion. Li ilustris ĉ. 30 librojn. Ekde la 1990-aj jaroj li kreas ankaŭ grafikaĵojn. Li ricevis premion Kossuth en 2008, pli frue aliajn 2 signifajn premiojn. Ekde 2012 li estis ordinara membro de Hungara Belarta Akademio.

El solaj ekspozicioj

[redakti | redakti fonton]

El kolektivaj ekspozicioj

[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Panasz
  • Helyzet
  • Kettős
  • Kuporgó
  • Gondolkodó
  • Arcvesztő
  • Madaras fal (escepte sekpentraĵo en Tamási)

Elektitaj ilustraĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Tótágas (poemoj por infanoj, 1976)
  • A baba első lexikonja (fabellibro, 1977–1980)
  • Ferenc Molnár: Filoj de la Paŭlo-stratoj (47-a eldono, 2009)