Balatono
Aspekto
Balatono | |
hungare: Balaton | |
lago | |
Balatono
| |
Oficiala nomo: Balaton | |
Kromnomo: Hungara maro | |
Lando | Hungario |
---|---|
Regiono | Okcidenta Hungario |
Departementoj | Somogy, Veszprém, Zala |
Montaro | Bakony |
Alfluantoj | |
- maldekstraj alfluantoj | Kis-Balaton |
Forfluanto | Sió |
Situo | Balatono |
- alteco | 105 m s. m. |
- koordinatoj | 46° 50′ N 17° 44′ O / 46.833 °N, 17.733 °O (mapo) |
Longo | 77 km (48 mi) |
Larĝo | 14 km (9 mi) |
Mezproksima profundo | 3,2 m |
- maks. profundo | 12,2 m |
Areo | 592 km² (59 200 ha) |
Periodo | mezozoiko |
Aĝo | ĉ. 15000 jaroj |
Situo enkadre de Hungario
| |
Mapo de Balatono
| |
Satelita vido al Balatono
| |
Vikimedia Komunejo: Balaton | |
Retpaĝo: www.balaton.hu | |
La dolĉakva lago Balatono (hungare "Balaton") estas la plej granda lago en Mez-Eŭropo kaj en Hungario, kie ĝi estas ankaŭ nomata "la maro de la hungaroj" (a magyarok tengere). Ĝi situas en la Karpata baseno, en Okcidenta Hungario.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Averaĝa profundo: 3-3,3 m
- Averaĝa larĝo: 7,7 km
- Longo: 79 km
- Akvosurfaco : 605 km² (el tio 11 km² kovritaj per fragmito)
Loĝlokoj
[redakti | redakti fonton]Ĉe Balatono troviĝas la loĝlokoj Keszthely, Balatongyörök, Badacsony, Balatonrendes, Révfülöp, Balatonakali, Tihany, Balatonfüred, Balatonalmádi, Balatonkenese, Balatonvilágos, Siófok, Zamárdi, Balatonföldvár, Balatonlelle, Balatonboglár, Fonyód, Balatonmáriafürdő, Balatonberény kaj Alsóörs.
Historio
[redakti | redakti fonton]- Ĝis la jaro 15.000 a. K. elformiĝis la areo pro geologiaj kaj vulkanaj movoj
- Antaŭ 10-15.000 jaroj elformiĝis la laga baseno post glacia epoko
- Inter la jaroj 8000 kaj 2000 a. K. ampleksiĝis la lago. Ĝi forrabis areon el la montetoj de la suda parto. Tiam la akvonivelo estis 104-107 m.
- Dum la romia epoko (1-a jarcento a. K. ĝis 4-a jarcento p. K.) la akvonivelo estis la sama kiel hodiaŭ (104 m). La romianoj nomis la lagon Pelso.
- Inter la 10-a kaj 13-a jarcentoj p. K. la akva nivelo altiĝis ĝis 110 m.
- Dum la 14-a jarcento p. K. ĝi atingis altecon de 118 m kaj ĉirkaŭe aperis multaj marĉoj.
- Dum la 16-a jarcento p. K. la averaĝa akva nivelo denove reduktiĝis al 112 m.
- Dum la jaro 1770 la aŭstria-hungaria imperiestrino Maria Terezia kapsignis al drenado (sekigo) de la tuta lago - planojn ellaboris Samuel Krieger -, sed la planoj ne realiĝis pro monmanko.
- 1827: Parlamenta dekreto decidis pri drenado de la lago. Tiam la akvonivelo estis 107-180 m (super marnivelo) anstataŭ la kutimaj 104 m. La parlamento celis nivelon de 100 m.
- La 25-an de oktobro 1863 malfermiĝis la Sio-kanalo, por forkonduki la superfluan akvon. Ĝi ekestis pro intereso de fervojaj entreprenoj, kies relparojn ĉiu-printempe superŝutis la akvo. La fervojo finkonstruiĝis en 1858 ĉe la suda parto.)
- 1867: La akva nivelo estis 102 m.
- 1997: Enkonduko de akvonivelo-kontrolo. Oni mezuras la nivelon ĉe la kluzo de la Sio-kanalo (la celata ideala akvonivelo estas 104,1-104,5 super marnivelo, kaj la averaĝa profundo 2,32 m).
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- loĝeblecoj ĉe la lago[rompita ligilo]
- porturistaj informoj
- Balatono (de, en, hu)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
satelita foto -
la bordo ĉe Siófok -