Reiderland
Municipo Reiderland | ||
---|---|---|
Flago de la municipo Reiderland | Blazono de municipo Reiderland | |
nederlanda municipo | ||
Provinco | Groningo | |
Ĉefloko | Beerta | |
Areo - Tero - Akvo |
156,72 km² 98,55 km² 58,16 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
7.000 (1-a de januaro 2006) 71 loĝ./km² | |
Geografia situo | 53° 10′ N, 7° 5′ O (mapo)53.1666666666677.0833333333333Koordinatoj: 53° 10′ N, 7° 5′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | A7; Fervojlinio Groningen-Nieuweschans | |
CBS-municipokodo | 1661 | |
Poŝtkodo | 9684–9694 | |
Reiderland (53° 10′ N; 07° 05′ E Mapo)
(loĝantoj je la 1-a de januaro 2006: 7.000, fonto: CBS) estas antaŭa municipo en norda Nederlando, provinco Groningen, en la samnoma regiono Reiderland. La municipo havas areon de 156,72 km² (de kiu 58,16 km² akvo). En Reiderland situas la plej orienta loko de Nederlando (apud la vilaĝo Bad Nieuweschans, laŭlonge la A7). Reiderland ekestis en 1990 pro komunuma redivido de tri municipoj: Beerta, Finsterwolde kaj Bad Nieuweschans kiuj estas kunigitaj. Je la 1-a de januaro 2010 la municipo kunfandiĝis kun Winschoten kaj Scheemda, la nova nomo estas Oldambt.
Loĝlokoj
[redakti | redakti fonton]La municipo Reiderland havas dudek oficialaj loĝlokoj. La ĉefa estas Beerta.
Nombro da loĝantoj po loĝloko je la 1-a de januaro 2004:
|
Fonto: CBS
Aliaj oficialaj loĝlokoj:
Politiko
[redakti | redakti fonton]En Orienta Groningen la komunismo havas ekde la fino de la 19-a jarcento gravan influon. Tio ankoraŭ nun montriĝas en Reiderland, kie la NCPN (Nova Komunista partio Nederlando) hodiaŭ estas la plej granda partio en la komunuma konsilantaro kun kvin konsilantoj kaj unu skabeno.
Publika transporto
[redakti | redakti fonton]Bad Nieuweschans havas stacion je la fervojlinio de Groningen al la germana Leer. Krom tio la municipo estas servata de la buslinioj 17 (Winschoten-Beerta-Finsterwolde-Oostwold-Midwolda-Scheemda) kaj 18 (Finsterwolde-Ganzedijk-Drieborg-Bad Nieuweschans).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Komunuma retejo Arkivigite je 2014-11-03 per la retarkivo Wayback Machine