Norda kardinalo
Norda kardinalo (Cardinalis cardinalis), ankaŭ iam nomata ruĝa kardinalo aŭ simple kardinalo, estas birdo el genro Cardinalis. Ĝi estas la plej konata kaj ikona birdo el sia familio Kardinaledoj, kiu donis al ĝi la nomon. Nordaj kardinaloj renkonteblas en granda arealo, de sud-eosta Kanado tra eosta Usono, de Majno ĝis Minesoto, Teksaso, Novmeksiko, suda Arizono, suda Kalifornio, kaj tra Meksiko ĝis Belizo kaj Gvatemalo. Ĝi estas ankaŭ enkondukita al kelkaj lokoj ekster la natura arealo, ekzemple al Bermudo kaj ĉiuj grandaj insuloj de Havajoj, kien ĝi estas alportita en 1929. Ĝiaj habitatoj estas diversaj kaj inkludas arbarojn, marĉojn, arbustarojn, kaj artefaritajn habitatojn kiel ĝardenoj. Usonaj subŝtatoj Ilinojso, Indianao, Kentukio, Norda Karolino, Ohio, Virginio, kaj Uesta Virginio deklaris nordan kardinalon subŝtata birdo.
Norda kardinalo estas mezgranda paseroforma kantobirdo, 21–23 cm longa, kun rimarkebla kresto sur kapo. Kiel plejparto de kardinaledoj, norda kardinalo javas grandan seksan duformismon je kolorigo de plumaro: inoj estas olivkoloraj kun ioma oranĝeca nuanco kaj havas grizan maskon ĉirkaŭ la beko, dum iĉoj havas kardinalan koloron (nuancon de la ruĝa asociita kun sutanoj de katolikaj kardinaloj) kaj iliaj maskoj estas profunde nigraj. Plenkreskuloj de ambaŭ seksoj havas rimarkeblajn oranĝece-ruĝajn bekojn. Junuloj aspektas kiel inoj, sed iliaj bekoj estas malhele grizaj.[1]
Norda kardinalo estas plejparte semmanĝanta, sed ĝi volonte fortikigas sian dieton per insektoj kaj fruktoj. Iĉoj estas teritoriaj, markante sian teritorion per kanto. Iĉoj estas tre agresemaj kaj sentime atakas ĉiujn, eĉ birdojn de pli grandaj specioj, se ili sentas iun minacon al sia teritoria suvereneco. Dum pariĝo iĉo rituale manĝigas inon de beko al beko. Kutima ovaro enhavas tri aŭ kvar ovojn, kaj reproduktaj sezonoj okazas inter 2 kaj 4 fojojn po jaro. En pli fruaj tempoj norda kardinalo estis relative populara kompania dombirdo en Usono, sed Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918 malpermesis kaptadon kaj vendadon de la birdoj.
Taksonomio
Norda kardinalo estas unue priskribita far Karolo Lineo en la 10-a eldono de sia fundamenta verko Systema Naturae en jaro 1758.[2] Originale li nomis la specion Loxia cardinalis kaj apartenigis ĝin al genro Loxia, kiu tiam estis kolektilo por ĉiuj birdoj kun dikaj, fortikaj bekoj. Nun tiu ĉi birdogenro enhavas nur krucbekulojn. En 1838 oni proponis por la kardinalo dunomon Cardinalis virginianus, kaj ekde 1918 estis iam uzata nomo Richmondena cardinalis.[3] En 1983 oni akceptis prioritaton de Linea specia nomo kaj oficialigis dunomon Cardinalis cardinalis. La rekomendata kutima nomo estas "norda kardinalo" por eviti konfuzon kun aliaj birdospecioj nomataj kardinaloj.[4]
La nomo "kardinalo" devenas de kardinala koloro, kiu siavice estas nomata tiel pro asocio kun koloro de vestaĵoj de kardinaloj de Katolika eklezio.[5][6] Norda kardinalo estis la unua birdo nomata kardinalo; ĉiuj aliaj birdoj, kiuj havas vorton "kardinalo" en sia kutima nomo, ricevis ĝin pro simileco aŭ parenceco kun la norda kardinalo. La vorto "norda" referencas la arealon: el ĉiuj birdospecioj nomataj kardinaloj, norda kardinalo efektive renkonteblas la plej norde.[5]
Distribuo kaj habitato
Referencoj
- ↑ Juvenile Cardinals (Identification Guide with Pictures) (angle). Alirita 2023-09-05.
- ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. T(Laurentii Salvii). 1 (latine), p. 824.
- ↑ Bailey, Florence Merriam. (1921) Handbook of Birds of the Western United States. Houghton Mifflin Harcourt, p. [htt://archive.org/details/bub_gb_6w0LAAAAIAAJ/e/n604 500].
- ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajRitchison
; $2 - ↑ 5,0 5,1 Holloway, Joel Ellis. (2003) Dictionary of Birds of the United States: Scientific and Common Names. Timber Press, p. 59. ISBN 0-88192-600-0.
- ↑ Duchesne, Bob, "Proliferation of cardinals a fairly recent event", 2012-09-21.