Saltu al enhavo

Somera pirango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 20:33, 4 nov. 2024 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Somera pirango
Iĉo
Iĉo
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Kardinaledoj Cardinalidae
Genro: Pirangoj Piranga
Specio: Somera pirango Piranga rubra
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Arealo de somera tanagro. Oranĝkolore: reprodukta arealo; blue: vintra arealo; flave: tramigraj areoj
Arealo de somera tanagro. Oranĝkolore: reprodukta arealo; blue: vintra arealo; flave: tramigraj areoj
Arealo de somera tanagro. Oranĝkolore: reprodukta arealo; blue: vintra arealo; flave: tramigraj areoj
Sinonimoj
  • Fringilla rubra Linnaeus, 1758
  • Tanagra rubra Linnaeus, 1766
  • Pyranga aestiva Vieillot
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Somera pirango (Piranga rubra), foje iom fuŝe nomata somera tanagro, estas mezgranda brilkolora Amerika kantobirdo. Kvankam dum longa tempo ĝi (kaj la tuta ĝia genro Piranga) estis apartenigita al familio Traŭpedoj (Thraupidae) alinome tanagroj, nun preskaŭ ĉiuj esploristoj interkonsentas, ke tiuj ĉi birdoj apartenas al familio Kardinaledoj (Cardinalidae).[2] La plumaro kaj voĉo de somera pirango estas fakte tipa por kardinaledoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Someran pirangon unue priskribis fama sveda naturalisto Karolo Lineo en la 10-a eldono de sia klasika verko Systema Naturae (1758) sub dunomo Fringilla rubra.[3] Tiam li apartenigis la specion al genro Fringilla, kiu tiam estis ĝenerala kolektilo por ĉiuj fring-similaj birdoj. Lineo bazis sian priskribon je priskribo kaj ilustraĵo de "somera ruĝbirdo" far Mark Catesby en lia verko The Natural History of Carolina, Florida and the Bahama Islands publikigita en jaroj 17291732.[4] Catesby donis la lokon kiel "Karolino", Lineo ĝeneraligis ĝin Ameriko. Nun la tipa loko de somera pirango estas Suda Karolino.[5]

Somera pirango estas la tipa specio de genro Piranga enkondukita far franca ornitologo Louis Pierre Vieillot en 1808.[6][7] La genra nomo Piranga devenas de tupia vorto Tijepiranga, kiu estas ĝenerala vorto por nekonata malgranda birdo. La specia nomo rubra estas feminina formo de latina vorto ruber ("ruĝa").[8]

Oni agnoskas du subspeciojn:[7]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Somera pirango estas mezgranda birdo, averaĝe ĉirkaŭ 17 cm longa kaj 25.8–33.6 g peza, kun dika, fortika kaj akra beko.[9][10] Enverguro estas inter 28 kaj 30 cm.[11]

Samkiel ĉiuj aliaj kardinaledoj, somera pirango estas sekse duforma kun granda diferenco inter seksoj je kolorigo de la plumaro. Plenkreskaj iĉoj estas hele ruĝaj kun iom brunecaj aŭ verdecaj flugiloj, similaj je aspekto al iĉoj de hepata pirango krom la multe pli hela beko. Inoj havas olivkolorajn suprajn partojn de plumaro kaj oĥrecajn-oranĝkolorajn malsuprajn partojn. Samkiel ĉe multaj alaj birdoj, la ruĝaj kaj oranĝkoloraj pigmentoj venas el eksteraj fontoj kun nutraĵoj.

La kanto de somera pirango estas ade ripetata fluo de melodiaj ripetfrazoj, tre simila al tiu de migra turdo. La simeleco estas sufiĉe granda por ke malspertaj birdobservantoj ofte konfuzu la du speciojn en situacioj, kiam oni ne vidas kaj nur aŭdas la birdon. La kanto de somera pirango estas, tamen, pli monotona ol tiu de T. migratorius, kaj kutime havas na ne pli ol tri aŭ kvar distingaj frazoj. Kompare al kanto de skarlata pirango ĝi estas pli klara kaj ne sonas "nazale". Krom la kutima kanto somera pirango havas ankaŭ akran, mallongan alarmsignalon pi-tukpik-i-tuk-i-tuk.[12]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Reprodukta arealo de somera pirango inkludas pliparton de suda Usono (krom Kalifornio) kaj nordan Meksikon, divastigante norden ĝis Iovao kaj Nov-Ĵerzejo.[13] Vintre la birdoj migras al Meksiko, Centra Ameriko, kaj suda Sudameriko.[13]

Habitato de somera pirango varias en malsamaj partoj de ĝia arealo. En sud-eosta Usono ĝi preferas pinajn-kverkajn miksarbarojn, dum en la sud-uesto ĝi pli ŝatas ĉeriverajn malaltaĵajn arbarojn.[14]

Konduto kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ sia brila kolorigo, tiuj ĉi birdoj malofte videblas, ĉar plejparton da tempo ili estas en arbara kanopeo kaj nur elflugas por kapti insektojn en flugo. Insektoj formas pliparton de ilia dieto, sed ĝi estas ankaŭ fortikigita per semoj kaj fruktoj.[14][15] La plej preferataj fruktoj de tiu ĉi specio estas tiuj de arbo Cymbopetalum mayanum el familio Annonaceae. Tiujn fruktojn la birdoj abunde manĝas en siaj vintrejoj kaj aktive furaĝas por ĝi en agrokulturaj bienoj, ĝardenoj, kaj aliaj hom-ŝanĝitaj habitatoj.[16] Tiuj ĉi arboj estas iam speciale plantataj por allogi somerajn tanagrojn kaj multajn aliajn migrobirdojn.[17]

Somera pirango ankaŭ iam kaptas kaj manĝas pli grandajn senvertebrulojn kiel limakojhelikoj.[18] Ekzistas almenaŭ unu raporto pri somera pirango manĝanta vertebrulon (Karolinan anolison) dum sia migrado tra Misisipio.[19]

Nesto de somera pirando estas uj-forma kaj konstruita sur horizontala arbobranĉo en alteco de 1.5 ĝis 14 m super la grundo.[20]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2016). “Piranga rubra”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22722456A94767173. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22722456A94767173.en. Alirita 11 November 2021.. 
  2. Remsen, J.V., Jr., C.D. Cadena, A. Jaramillo, M. Nores, J.F. Pacheco, M.B. Robbins, T.S. Schulenberg, F.G. Stiles, D.F. Stotz, and K.J. Zimmer. (2009-04-02). A classification of the bird species of South America. American Ornithologists' Union.(el Retarkivo 20090302073659)
  3. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Laurentii Salvii.
  4. Catesby, Mark. (1729–1732) The Natural History of Carolina, Florida and the Bahama Islands 1 (en, fr). W. Innys and R. Manby.
  5. (1970) Check-List of Birds of the World 13. Museum of Comparative Zoology.
  6. Vieillot, Louis Pierre. (1807) Histoire naturelle des oiseaux de l'Amérique Septentrionale : contenant un grand nombre d'espèces décrites ou figurées pour la première fois 1 (france). Paris: Chez Desray. For a discussion of the publication date see: Dickinson, E.C.. (2011) Priority! The Dating of Scientific Names in Ornithology: a Directory to the literature and its reviewers. Northampton, UK: Aves Press. ISBN 978-0-9568611-1-5.
  7. 7,0 7,1 Cardinals, grosbeaks and (tanager) allies. IOC World Bird List Version 10.2. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 1 October 2020.
  8. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London, United Kingdom: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n308 308], 340. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  9. Summer Tanager Life History, All About Birds, Cornell Lab of Ornithology.
  10. Dunning, Jr., John B.. (2008) CRC Handbook of Avian Body Masses, 2‑a eldono, CRC Press, p. 536. ISBN 978-1-4200-6444-5.
  11. . Tangara vermillon - Piranga rubra - Summer Tanager (angle). Alirita 2020-09-30.
  12. Peterson, Roger Tory & Peterson, Virginia Marie (2002): Field Guide to the Birds of Eastern and Central North America (5th ed.). Houghton Mifflin, Boston. (ISBN 0-395-74046-0)
  13. 13,0 13,1 Summer Tanager | Audubon Field Guide (angle). Alirita 2024-04-03.
  14. 14,0 14,1 (1984) “Habitat shift and geographical variation in North American tanagers”, Oecologia 63, p. 281–285. doi:10.1007/BF00379890. 
  15. (1992) “Fruits in the Diets of Neotropical Migrant Birds in Costa Rica”, Biotropica 24 (2), p. 200–210. doi:10.2307/2388674. 
  16. Foster, Mercedes S. (2007). The potential of fruiting trees to enhance converted habitats for migrating birds in southern Mexico. Bird Conservation International 17(1): 45-61. COI:10.1017/S0959270906000554 PDF fulltext
  17. (March 2007) “The potential of fruit trees to enhance converted habitats for migrating birds in southern Mexico”, Bird Conservation International 17 (1), p. 45–61. doi:10.1017/S0959270906000554. 
  18. Prescott, K.W. (1965). The scarlet tanager. New Jersey State Museum Investigation No. 2, Trenton, New Jersey. 159 pp
  19. (1995) “An observation of a summer tanager attempting to eat an Anolis lizard”, Journal of Field Ornithology 66 (4), p. 501–502. 
  20. (1985) “Breeding Habits, Nestling Development, and Vocalizations in the Summer Tanager”, The Chat 49, p. 57–65.