Saltu al enhavo

Diskuto:Angers

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 15:49, 20 nov. 2024 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

@Thomas Guibal: Saluton kara. En la teksto ekde la unua versio de oktobro 2006 estas la imperativo: "Vidu ankaŭ la artikolon pri la kvartalo: Belle-Beille." Klaras ke tiun alvokon ne eblas sekvi, ĉar tia teksto ne ekzistas. Eblas diskuti kiam forpreni ruĝajn ligilojn al iuj temoj, kiam la temo dum kvin aŭ dek aŭ dekkvin jaroj ne ricevis artikolon, sed la misproporcio aparte grandas ĉe imperativo "Vidu" kaj ne estas io por vidi. Sendube simple tiu frazo forgesiĝis. Mi nun kaŝis ĝin kaj volas rememorigi pri ĝi, pardonpetante ke mi nun ne havas la forton mem fari artikolon pri la kvartalo Belle-Beille - mi tamen ĝis kontribuis al Angers per forta bonigo de la teksto pri Henri Muffang. Mi vere ne volas kritike ataki la paĝon, sed simpatie ligiĝas al ĝi: plurajn jarojn mi kun mia familio vivis en la ĝemelurbo Osnabrück, atente sekvis la ĝemelecajn eventojn tie kaj plurfoje survoje de tie al Bordozo kun la familio aparte paŭzis kaj ekskursis en la urbo. Do se vi foje havas tempon vi povus kompletigi la paĝon pri Belle-Beille (aŭ vi povas lasi la frazon de 2006 en kaŝita stato, tio estas same bone). ThomasPusch (diskuto) 20:50, 19 nov. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton @ThomasPusch:. ✔ Farite ! Mi vere ne plu memoras, kial mi aldonis ruĝan ligilon al tiu specifa kvartalo antaŭ preskaŭ 20 jaroj. Tio verŝajne restos mistero. Thomas Guibal (diskuto) 05:56, 20 nov. 2024 (UTC)[Respondi]
@Thomas Guibal: Supozeble vi tradukis el la franca teksto kaj tie jam estis ligilo al la franca kvartalo-teksto. Se estas teksto tiam kompreneble interna ligilo sencas, sed ne ĉio kio estas en la franca aŭtomate ankaŭ estas en Esperanto. Apropos, plia problemo en ĉiuj vikipedioj, ankaŭ la esperanta, estas, ke tekstoj ne estu neatingeblaj de aliaj paĝoj, do estos neatantataj de legantoj. Tiam ili kritike nomatas orfaj tekstoj (tio, vi scias, tuj kontroleblas per butono "Iloj: Ligiloj ĉi tien" maldekstre). Pri la en vidpunkto de la esperantlingva komunumo relative malgrava kvartalo eĉ estas malfacile "malorfigi" la tekston. Ĝis nun nur la antaŭe ruĝa, nun blua ligilo el la paĝo Angers ekzistis (tiu ĉi diskutpaĝo ne vere kunkalkulas, ankaŭ se vi nun metus internan ligilon pri Belle-Beille al via kaj mia personaj diskutpaĝoj, diserigante la notojn, tio nur estus trompo). Mi kun iom da redakta tordo ankoraŭ enigis plian ligilojn al la paĝo Avrillé (Maine-et-Loire) kaj École supérieure des sciences commerciales d'Angers. Eble kun multa premo oni ankoraŭ povus produkti pliajn ligilojn al la paĝo tramtransporto en Angers, sed mi timas ke en tiu paĝo ankoraŭ tute ne estas indiko pri la tekste citita "dua linio", kaj ŝajnas al mi ke la tielnomata "linio A" (do la "unua linio") pasas multe tro norde. Tiam mi jam ne havus ideojn kiel ankoraŭ pli "malorfigi" la paĝon Belle-Beille (esceptokaze tiam tri ligiloj devos sufiĉi)... ThomasPusch (diskuto) 15:45, 20 nov. 2024 (UTC)[Respondi]