Saltu al enhavo

Der Spiegel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Der Spiegel [der spi:gel] (La spegulo) estas la plej konata semajna gazeto de Germanio. Oni forvendas el ĝi ĉ. 1,1 milionojn.

La unua eldono de la ĵurnalo Der Spiegel aperis la 4-an de januaro en 1947, sabate, en Hannover kiel posteulo de la gazeto Diese Woche. La revuo sekvis la usonajn kaj britajn ekzemplojn la t.n. News Magazin-ojn.

La unua eldonisto, ĉefredaktoro estis Rudolf Augstein ekde januaro de 1947, ekde apero de la magazino. Li akiras la eldonistajn livconcojn kaj eldonas la revuon en Hannover. Li estis agema ĝis sia morto en 2002. En 2005, la ĉefredaktoro estas Stefan Aust.

La Spiegel-eldonejo havas la sidejon ekde 1952 en Hamburg kaj eldonas ankaŭ la „Manager-Magazin“-on.

Evoluo

La magazino estis jam de la komenco pridisputita kaj iĝis gvidanta gazeto por maltaj post la Spiegel-afero. ekde tiam la gazeto akiris preskaŭ monopolan staton en pri reklamoj. Post la apero de la konkurenta magazino Focus okazis ŝanĝiĝoj ĉe la revuo, sed tiuj ne influis la bazajn principojn. Focus estis intence kontraŭpoluso al Spiegel por kolekti la monon de la dekstruloj kaj influi ilin.

Ekde mezo de la 1990-aj jaroj, la ĉefredaktoro Stefan Aust kaj sub premo de la konkurantoj, la gazeto moviĝis al la novliberala direkto.

Kronologio

  • novembro de 1946: aperas la Spiegel-antaŭulo, Diese Woche (tiu ĉi semajno), sub brita licenco; eldonkvanto: 1.500.
  • 4-a de januaro en 1947: DER SPIEGEL, eldono 1-a, aperas en Hannover. eldona kvanto per limigita papertransdono de la britoj: 15.000.
  • 1949: Spiegel-regularo.
  • 1950: Der Spiegel malkovras subaĉeton de parlamentanoj; apogo de Bonn anstataŭ Frankfurt am Main kiel federacia ĉefurbo; inkvizado de Augstein kiel atestanto, atentigo pri ĵurnalista silentodevo pri intimaj fontoj de la informoj.
  • Schmeißer-afero 1952: Hans Konrad Schmeißer, iama agento en la franca sekretservo, atestas, ke federacia kanceliero Adenauer, ministeria direktoro Blankenhorn kaj ĝenerala konzulo Reifferscheid laboris por franca sekretservo (Spiegel, Nr. 28/1952).
  • 1956/57: analizo de Hans Magnus Enzensberger pri Lingvaĵo de Spiegel
  • 1961: eldona kvanto: 437.000
  • 10-a de oktobro de 1962: Spiegel-afero Kritiko de la armea defendokapableco
  • 26-a de oktobro en 1962: Traserĉo de Spiegel-eldonejo en Hamburg kaj redaktejo en Bonn; aresta ordeno; akuzo: suspekto pri landoperfido, falŝigo, aktiva subaĉeto.
  • 1963: Franz-Josef Strauß: Ili estas la Gestapo en la hodiaŭa Germanio [...] Mi estis devigata, agadi kontraŭ ili..
  • 1969: eldonkvanto: 953.000
  • 1970: fondo de manaĝera magazino ,
  • 1974 Willy Brandt: Fekfolio.
  • 1978: fermo de Spiegel-burooj en GDR post kritika eventosciigo
  • 1982: Flick-afero.
  • 1982: Afero nova hejmo.
  • 1987: Barschel-afero
  • 1988: Coop-afero
  • 1989: Erich Honecker: Jes, Spiegel estas bona gazeto, mi legas ĝin ĉiulunde.
  • 1990: eldonkvanto 1.050.000 ekzempleroj
  • 1992: Antje Vollmer: Fine de la erao de Augstein, Spiegel perdis gravecon sed gajnis potencon.
  • 18-a de januaro de 1993: unua eldono de Focus centprocenta filio de Burda; "Konkurento-, ne kontraxumedio de Spiegel" (Helmut Markwort). Spiegel suferas perdon de la eldona kvanto je 10 procentoj kaj je 12 procentoj ĉe la reklamoj.
  • 24-a de oktobro: kompleta reta varianto aperas.
  • 4-a de julio de 2005: prezoaltigo per 40 cendoj al 3,40 EUR

Spiegel Online

Spiegel Online estis fondita en 1994, ekde 2002 oni devas pagi por la malnovaj arkivigitaj artikoloj.