Állatkert (metrostacio)
Állatkert | |||||||
La tersurfaca parto ĉe Állatkert (pri la metrostacio mankas foto) | |||||||
fantoma metrostacio • metrostacio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||
Lando | Hungario | ||||||
Urbo | Budapeŝto | ||||||
Geografia situo | 47° 31′ 2″ N, 19° 4′ 51″ O (mapo)47.517219.0808Koordinatoj: 47° 31′ 2″ N, 19° 4′ 51″ O (mapo) | ||||||
| |||||||
Ecoj | |||||||
Tipo | tersurfaca | ||||||
Kajoj | 2 flankaj | ||||||
Historio | |||||||
Inaŭguro | 1896 | ||||||
Malfermo | 1896 | ||||||
Fermo | 1973 | ||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||
Proprietulo | Metroo de Budapeŝto | ||||||
Trafikanto | BKV | ||||||
| |||||||
La Állatkert (=Bestoĝardeno) estis tersurfaca stacio de la M1 metrolinio en Budapeŝto. La nomo venis de la Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto), kie haltis la metroo.
Historio
La subkrusta elektra tramo forlasanta la Placon de Herooj kuris al la surfaco, kie granda parko etendiĝas. Nature estis transira parto, kiu estis nekovrita elfosaĵo. Heĝo defendis la elfosaĵon. La haltejo funkciis ĝis 1973, poste ĝi plene neniiĝis, nuntempe eĉ la loko forgesiĝis.
Haltejo
La haltejo konsistis el simplaj 2 flankaj peronoj, kontraŭ pluvoj estis ankaŭ ŝirmiloj. Inter la peronoj estis la reloj, ligilo estis superirejo (ponto) por la pasaĝeroj, ja sur la reloj homoj ne rajtis paŝi. Antaŭ la haltejo estis alia relparo, kiu kuris al la remizo (jam ne ekzistanta).
Kontaktoj
Ĉe la haltejo funkcias la Bestĝardeno kun la ĉefurba cirko.
Ponto
Por trairi la elfosaĵon kun reloj oni konstruis ankaŭ ponton, kiu estis la unua hungara ferbetona ponto en Hungario. Longo estas 11 metrojn, interna larĝo estas 2 metrojn. Depost 1973 la stacio estis plene malkonstruita, la elfosaĵo estis enterigita (vidu la foton supre!). La unusola restaĵo estas la ferbetona ponto mem, kiu estis deklarita historia monumento.
Vidu ankaŭ
-
Kuras la vagono al la surfaco
-
Disbranĉiĝo al la remizo
-
Enirejo de la Bestoĝardeno
Fontoj
|