Abeid Karume
Abeid Karume | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Abedi Amani Karume | |||||
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1905 en Njasalando | ||||
Morto | 7-an de aprilo 1972 (66-jaraĝa) en Zanzibaro (urbo) | ||||
Mortis per | Atenco vd | ||||
Tombo | Ĉasrezervejo Selous vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | angla • svahila vd | ||||
Loĝloko | Ndio vd | ||||
Ŝtataneco | Tanzanio vd | ||||
Partio | Afro-Shirazi Party vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Amani Abeid Karume (en) , Ali Abeid Karume (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝejĥo Abeid Amani Karume [abɛjd.amani.karume] (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1905 , mortis la 7-an de aprilo 1972) estis la unua prezidanto de Respubliko Zanzibaro.
Biografio
Li estis la estro de Afro-Shirazi Party.
Post la Zanzibara Revolucio, kiu deprenis la lastan sultanon en januaro 1964, tri monatojn post tiu transpreno, Julius Nyerere, prezidanto de Tanganjikio kaj li mem fondis la Unuiĝintan Respublikon Tanzanio. Nyerere estis prezidanto kaj Karume estis vicprezidanto.
Karume estis murdita la 7-an de aprilo 1972 en Zanzibaro. Kvar atakantoj pafis al li dum li ludis baon en la ĉefsidejo de Afro-Shirazi Party.
Li estas la patro de Amani Abeid Karume, kiu estis dufoje elektita prezidanto de Zanzibaro en 2000 kaj 2005. Lia posteulo estis Ali Mohamed Shein.
Vidu ankaŭ
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Abeid Karume en la franca Vikipedio.