La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Laŭ ŝoseo ĝi troviĝas je 130 km de Malago, provinca ĉefurbo, kaj je 665 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo. En 2008 ĝi havis 274 loĝantojn; en 2000 ĝi havis 316, nome la loĝantaro pliiĝis.[1]
La deveno estas berber-araba, pri kio atestas ne nur la nomo de la vilaĝo sed ankaŭ aliaj de proksimaj bienoj. Post la konkero fare de la Katolikaj Gereĝoj la loĝantaro pluestis de moriskoj, tio estas islamanoj perforte konvertitaj al kristanismo, plej ofte nur ŝajne. Pro kio intervenis la Inkvizicio kaj komence de la 17a jarcento estis forpelitaj. Poste venis loĝantoj de ekstere kio estis bazo de la nuna loĝantaro.
La norda areo suferis troan arbarhakadon kaj nun estas nur makiso tie. Tamen la suda tereno estas fekunda kaj tie la loĝantoj aranĝis fruktodonajn ortojn.
Notoj
↑INE. Arkivita el la originalo je 2007-01-16. Alirita 2014-04-29 .