Antal Deák
Antal Deák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Deák Antal József |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1789 en Söjtör |
Morto | 20-an de junio 1842 (53-jaraĝa) en Kasteleto de Kehidakustány |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Győri Királyi Jogakadémia (es) - juroscienco (1804–1808) |
Familio | |
Patro | Ferenc Deák (juĝisto) |
Patrino | Erzsébet Sibrik (en) |
Frat(in)o | Ferenc Deák |
Okupo | |
Okupo | juristo politikisto |
Antal Deák, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Deák Antal József estis hungara juĝisto, oficisto, parlamenta deputito. Lia nobela antaŭnomo estis kehidai, lia patro estis Ferenc Deák (juĝisto), lia frato estis la samnoma politikisto Ferenc Deák.
Antal Deák[1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1789 en Söjtör, li mortis la 20-an de junio 1842 en Kehida.
Biografio
Antal Deák frekventis benediktanan gimnazion en Kőszeg, poste li akiris juran diplomon en Jura Akademio (Győr) en 1808. En la sekvanta jaro li batalis kontraŭ Napoleono en rango leŭtenanto. Post la malvenko li estis oficisto en Zala (reĝa departemento), komence kiel nobela subjuĝisto (1809-1817), poste nobela ĉefjuĝisto (1817-1821), pli poste inter 1828-1831 li estis subdepartementestro, parlamentano, ankaŭ ĉefjuĝisto ĉe la departemento. Baldaŭ li retiriĝis kaj okupiĝis pri la familia bieno.