Distrikto Ajka
Aspekto
Distrikto Ajka | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regionoj | Meza Transdanubio, Departemento Veszprém | ||
Ĉefurbo | Ajka | ||
- koordinatoj | 47° N, 17° O (mapo)47.1166666717.48333333Koordinatoj: 47° N, 17° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 320,71 km² (32 071 ha) [+] | ||
Areo | 320,71 km² (32 071 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 36 538 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 113,93 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Distrikto Ajka | |||
Vikimedia Komunejo: Ajka District [+] | |||
La Distrikto Ajka (hungare Ajkai járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém. Ĝi situas en montaro Bakony en la meza parto de la departemento (en la meza parto de Transdanubio).
La distrikta ĉefurbo estas Ajka, kiu estas urbo, la ceteraj 10 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 320,71 km², kie loĝas 39 154 homoj. La loĝantoj okupiĝas pri industrioj, agrikulturoj kaj bestobredadoj. Dum la socialismo tie gravis la minado kaj peza industrio.
Historio
Tiu distrikto funkciis ĝis 1971 kiel Distrikto Devecser, poste ĝi ricevis la nunan nomon. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013, poste oni establis du distriktojn el la malnova distrikto (distriktoj Devecser kaj Ajka).
Komunumoj
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Ajka, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Halimba kaj Öcs
- vilaĝoj:
- Magyarpolány, kiu administras ankaŭ vilaĝon Kislőd
- Nyirád, kiu administras ankaŭ vilaĝon Szőc
- Úrkút
- Városlőd, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Csehbánya kaj Farkasgyepű
Fontoj
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio