Gulaŝo
Aspekto
Gulaŝo (hungare gulyásleves, kroate Gulaš, rumane gulaș, pole gulasz, ĉeĥe guláš, slovake guláš, guľáš aŭ germane Gulasch) estas densa vianda supo. La tre densigita varianto estas raguo (hungare pörkölt ). Estas multaj variantoj de gulaŝo, ekz. kun bovaĵo, ŝafaĵo, porkaĵo kaj fiŝaĵo. Ĉi lasta estas tre pikanta varianto.
Ĝi estas la hungara nacia manĝaĵo. Ne nur en Hungario sed ankaŭ en aliaj centraj kaj sudorientaj Eŭropaj landoj kiel Germanio, Kroatio kaj Rumanio gulaŝo estas tre populara.
Atenton! Se vi mendas en restoracio en Hungario gulaŝon, vi ricevos gulaŝsupon. Se vi pensas pri viandaĵo, mendu bovan frikasaĵon (hungare marhapörkölt) kun terpomaj knedlikoj, nokoj aŭ rizo.