Illnau-Effretikon
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Illnau (stacidomo) kaj Effretikon (stacidomo). |
Illnau-Effretikon | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Zuriko | ||||
Distrikto | Pfäffikon | ||||
Koordinatoj | =47° 24′ 58″ N 8° 43′ 11″ O / 47.41611 °N, 8.71972 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 58″ N 8° 43′ 11″ O / 47.41611 °N, 8.71972 °O (mapo) | ||||
Areo | 25,28 km² | ||||
Alteco | 516 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 8307 Effretikon 8308 Illnau | ||||
Komunumkodo | 0174 | ||||
Pri la komunumo
Illnau-Effretikon (esperante ankaŭ Ilnaŭo-Efretikono) estas urbo en la distrikto Pfäffikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 15265 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 15374 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Illnau-Effretikon situas en la Kemptvalo meze inter Zuriko kaj Vinterturo. La komunumo konsistas el la urbo Effretikon (esperante ankaŭ Efretikono), la vilaĝo Illnau (Esperante ankaŭ Ilnaŭo), Ottikon kaj Bisikon, kaj krome el la vilaĝetoj Agasul, Bietenholz, Billikon, First, Horben, Kemleten, Luckhausen, Mesikon kaj Oberkempttal.
Trafiko
La situas sur la trajnlinio de Zuriko tra Zürich Stadelhofen al Vinterturo, de Zuriko al Pfäffikon ZH kaj Hinwil, de Zuriko tra Kloten al Vinterturo. La stacidomo de Effretikon sekve estas regiona nodo de la Zurika Trafik-Unio, kiu ankaŭ estas elirpunkto de diversaj regionaj bus- kaj poŝtaŭtobuslinioj. La urbo ankaŭ havas aliron al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Galo al Ĝenevo, kaj ankaŭ la interkontinenta Flughaveno Zuriko en malmultaj minutoj atingeblas. La veturado de Effretikon al la Ĉefstacidomo Zuriko per la regiona trajnlinio S3 daŭras 16 minutojn.
Historio
La unuaj dokumentaj mencioj datiĝas el la jaro 745 sub la nomo Illenavvia por Illnau, sub la nomo Erpfratinchova por Effretikon kaj Makisinchova por Mesikon.
En la iama setlejo Moosburg [Kastelo Moos] en la sudo de Effretikon situas la ruiono de la Kastelo Moos konstruita de Grafo Hartmann la 5-a de Kiburgo en la jaro 1254. Ĝi estis de la jaroj 1426 ĝis 1432 la sidejo de la unua zurika vokto de la voktdistrikto Kiburgo kaj estis detruita dum la Malnova Zurika Milito de la trupoj de Ŝvico en majo 1444.
En la dua duono de la 20-a jarcento la stacidomo de Effretikon estis nove konstruita laŭ la planoj de la arkitekto Max Vogt.
Modifo de la urbonomo
La prospero de la municipo Effretikon kondukis en la jaro 1973 al la modifo de la antaŭ komunumo Illnau al Illnau-Effretikon, kaj la transigon de la nove kreita urba parlamento de Illnau al la nova urbodomo en la centro de Effretikon.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la urbo Illnau-Effretikon
- Illnau-Effretikon en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
|