Katanio
Katanio | |||||
komunumo de Italio urbego vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Sicilio | ||||
Provinco | CT Katanio | ||||
Geografia situo | 37° 31′ N, 15° 4′ O (mapo)37.51666666666715.066666666667Koordinatoj: 37° 31′ N, 15° 4′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 7 m | ||||
Areo | 183 km² | ||||
Loĝantaro | 311 584 (2019) | ||||
Loĝdenso | 1704 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Aci Castello, Belpasso, Carlentini (SR), Gravina di Catania, Lentini (SR), Mascalucia, Misterbianco, Motta Sant'Anastasia, San Gregorio di Catania, San Pietro Clarenza, Sant'Agata li Battiati kaj Tremestieri Etneo | ||||
Patrono | sankta Agata | ||||
Festa tago | 5-a de februaro | ||||
Nomo de loĝantoj | (itale) catanesi | ||||
Poŝtkodo | 95121–95131 | ||||
Imposta kodo | C351 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 087015 | ||||
Telefona prefikso | 095 | ||||
Estro | Enrico Trantino | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Katanio (itale Catania kaj sicilie Catania, ka'tanja) estas urbo en Sicilio. Fine de 2019 en la komunumo vivis 311 584 loĝantoj. Ĝi estas la 10-a urbo en Italio kaj la 2-a en Sicilio laŭ la kvanto de loĝantoj. Katanio kovras areon de 182,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 704 loĝantoj/km².
Geografio
Katanio kuŝas ĉe la suda piedo de la vulkano Etna, je la rando de ebenaĵo kiu, kvankam malgranda, estas tamen la plej granda en Sicilio. Ĝi havas gravan havenon ĉe la Ionia Maro. Katanio estas ĉefurbo de sia provinco kaj ĉefa urbo de la Katania ebenaĵo. Najbaraj komunumoj estas Aci Castello, Belpasso, Carlentini (SR), Gravina di Catania, Lentini (SR), Mascalucia, Misterbianco, Motta Sant'Anastasia, San Gregorio di Catania, San Pietro Clarenza, Sant'Agata li Battiati kaj Tremestieri Etneo.
Historio
Antikva historio
Estas signoj de ĥalkolitika vilaĝo en monteto nun lokata en la centro de Katanio. Ŝajne, tamen, tiu vilaĝo estis forlasita antaŭ la ŝipa alveno de eŭbeanoj (helenaj) koloniistoj. La greka historiisto Tucidido en sia verko pri la peloponesa milito rakontas la fondon de Kατάvη (ka'tane:) en 729 a.K. (aŭ en la posta jaro) kaj mencias ĝian unuan estron, Εὐαρχός (Eŭarĥos).
En 476 a.K. la tirano de Sirakuzo, Ieron la 1-a, konkeris Katanion, forportis ĝiajn loĝantojn, enmetis novajn loĝantojn el Sirakuzo kaj el Grekio kaj ŝanĝis la nomon de la urbo al Aitna. Sed malmulte post la morto de Ieron, en 461 a.K., la novaj loĝantoj estis forpelitaj kaj la urbo reprenis sian nomon.
Denove Katanio luktis kontraŭ Sirakuzo dum la milito inter Ateno kaj Sirakuzo mem (415-413 a.K). Mallonge poste, ĉirkaŭ en 402 a.K., Dionizio la 1-a de Sirakuzo konkeris la urbon kaj parte sklavigis, parte forpelis la loĝantojn; ankaŭ li enmetis novajn loĝantojn.
En 263 a.K. Katanio falis sub Romio kaj restis sub Romio ĝis la falo de la Romia Imperio.
Kristanismo alvenis tre frue en Katanion. Fama martirino, sankta Agata, estis mortigita en Katanio en la 3-a jarcento kaj nun estas patronino de la urbo.
Mezepoka historio
Post la falo de la Romia Imperio, Katanio restis kun la cetero de Italio sub Odoakro kaj Teodoriko. Belizaro, sendita de la orienta imperiestro Justiniano la 1-a konkeris Sicilion, do ankaŭ Katanion, en 535, antaŭ la konkero de aliaj partoj de Italio. Krom dum mallonga tempo inter 550 kaj 555, Katanio restis sub la Orient-Romia Imperio ĝis la fino de la 9-a jarcento.
Ekde 867 la araboj, jam konkerintaj la okcidentan kaj centran Sicilion, plurfoje atakis Katanion kaj konkeris ĝin ĉirkaŭ en 900. En la emirlando de Sicilio, tamen, Katanio ne estis grava urbo kaj oni havas malmultajn novaĵojn pri ĝi. La plej riĉa priskribo estis farita de Muhammad al-Idrisi en 1153, kiam la emirlando jam estis finiĝinta, sed la urbo ankoraŭ havis multe da moskeoj.
En 1072 la Normandoj (alvenintaj en Sicilion ekde 1060) konkeris Katanion. La historio de Katanio sekvis tiun de la tuta insulo Sicilio sub la Normandoj, la Ŝtaŭfoj, la Anĵua dinastio, ĝis 1282, kiam la Anĵuanoj estis forpelitaj de popola revolucio kaj Sicilio eniris la Kronlandon de Aragono.
Ĉar Konstanca Hohenstaufen, edzino de Petro la 3-a, reĝo de Aragono, naskiĝis ĝuste en Katanio, Petro elektis Katanion kaj ne Palermon por sia kronado kiel Petro la 1-a, reĝo de Sicilio (aŭ de Trinakrio). Sub la aragonanoj la rolo de Katanio estis pli grava ol tiu de Palermo; ĝi estis la ĉefurbo de la reĝlando de Sicilio (ene de la Kronlando de Aragono), kiu siavice regis ankaŭ partojn de Grekio.
Tamen en 1416 Fernando la 1-a de Aragono decidis ke Sicilio ne plu estu memstara reĝlando ene de komuna kronlando, sed nur vicreĝlando, parto de la reĝlando de Aragono. Alfonso la 5-a kunigis la nobelojn de Sicilio en la Kastelo Ursino en Katanio por akiri ilian promeson de fideleco, sed ankaŭ permesis plurajn liberojn kaj helpis la naskiĝon en 1434 en Katanio de la plej antikva universitato en Sicilio.
Moderna historio
Post la unuiĝo de la reĝlandoj de Aragono kaj de Kastilio, Sicilio iĝis parto de Hispanio. Aldone, en 1442 ankaŭ Napolo estis falinta sub Aragono, kaj do ĝi ankaŭ iĝis parto de Hispanio. Ofte la vicreĝoj de Sicilio loĝis en Napolo, kiu iĝis la ĉefurbo de la tuta Suditalio inkluzive de Sicilio.
Du katastrofoj trafis Katanion en la 17-a jarcento: la terura erupcio de Etna en 1669, kies lafo atingis la urbajn murojn, kaj la forta tertremo de 1693. Alia grava tertremo okazis en 1818.
En 1713 la Traktato de Utreĥto donis Sicilion (sen la cetera Suditalio) al Viktoro Amadeo la 2-a, duko de Savojo, kiu tiel iĝis unuafoje "reĝo". En 1720 tamen kun la Traktato de Hago Viktoro Amadeo interŝanĝis Sicilion kun Sardinio kaj Sicilio estis donita al Aŭstrio. Ankaŭ la aŭstria regado daŭris malmultajn jarojn: en 1734 Karlo de Burbono iĝis reĝo de Sicilio, kiu denove iĝis sendependa, kvankam kunligata al reĝlando de Napolo. Kiam Karolo en 1759 iĝis reĝo de Hispanio, li lasis la kronon de Sicilio kaj Napolo al unu de siaj filoj, tiel ke ili ne plu reiĝis vicreĝlandoj sed restis sendependaj reĝlandoj.
En 1816 la du reĝlandoj de Sicilio kaj de Napolo estis oficiale unuigitaj sub la nova nomo de "Reĝlando de ambaŭ Sicilioj".
Ekde 1860 Katanio apartenas al la Reĝlando de Italio (poste respubliko).
Vidindaĵoj
Antikvaĵoj:
- Romia Teatro (1-a/2-a jarcento); ĝi eble anstataŭis antaŭan Grekan Teatron
- Odeon (eta teatro) (3-a jarcento)
- Romia Amfiteatro (2-a jarcento); videbla nur parte, ĉar domoj kaj aliaj konstruaĵoj kovras ĝin
- pluraj romiaj Banejoj (Termoj)
- maŭzoleoj
- aliaj romiaj konstruaĵoj
Preĝejoj:
- Katedralo de Sankta Agata (enhavas kombinaĵon de partoj inter la 11-a kaj la 19-a jarcentoj)
- Preĝejo de Sankta Agata la Malnova (antaŭa katedralo, ĝis 1094, konstruita inter 380 kaj 436, plurfoje rekonstruita)
- Preĝejo de Sankta Agata ĉe Malliberejo (enhavas groton kiu estis laŭ tradicio la malliberejo de sankta Agata)
- Cappella Bonajuto (bizanca preĝejo, konstruita inter la 6-a kaj la 9-a jarcento)
- Preĝejo de Sankta Francisko, kun la tombo de Eleonora de Anĵuo
- aliaj preĝejoj
Palacoj kaj kasteloj:
- Kastelo Ursino (13-a jarcento)
- Palaco de la Elefantoj
- aliaj palacoj
Fontanoj:
- Fontano de la Sep Kanaloj (1612)
- Fontano de la Elefanto (1737)
Bildaro
-
Preĝejo Sankta Maria de la Almozo
-
Baziliko Sankta Nikolao ĉe la Areno
-
Sankta Placido
-
Abatejo Sankta Agata
-
Sankta Francisko el Asizo ĉe la Senmakula
-
Sankta Agata apud la Forno - Sankta Blazio
-
Sankta Maria de la Helpo
-
Sankta Benedikto de Nursio
-
Sankta Francisko Borgia
-
Fontano de la Elefanto
-
Monumento al Vincenzo Bellini
Servoj
- Universitato de Katanio
- Metroo de Katanio
- Por transporto gravas la proksima Flughaveno Vincenzo Bellini de Katanio-Fontanaroso
Sporto
Gravuloj
Famaj homoj naskiĝintaj en Katanio:
- Konstanca la 2-a (Sicilio), reĝino (1249-1302)
- Frederiko la 3-a (Sicilio), reĝo (1341-1377)
- Olivio Sozzi, pentristo (1690-1765)
- Vincenzo Bellini, muzikisto (1801-1835)
- Giovanni Verga, verkisto (1840-1922)
- Roberto Zapperi (1932-)
- Marcella Bella, kantistino (1952-)
- Angelo d'Arrigo (1961—2006), aviadisto kaj ornitologo
kaj mortintaj en Katanio:
- Stesiĥoro, helena poeziisto (ĉ.630-556 a.K.)
- Luigi Capuana, verkisto (1839-1915)
Esperanto
La unua Esperanto-grupo en Katanio estis starigita en 1922.
Eksteraj ligiloj kaj aliaj projektoj
- Comune di Catania (itale).
- Città Metropolitana di Catania (itale).
- Turismo - Città Metropolitana di Catania (itale, angle). Arkivita el la originalo je 2017-08-05. Alirita 2017-08-05 .