Lugano
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lugano (apartigilo) |
Lugano | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando urbo en Svislando universitata urbo urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 63 185 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 832 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | CH1903: 718030 / 96560 (mapo)46.0102777777788.9625Koordinatoj: 46° 1′ N, 8° 58′ O; CH1903: 718030 / 96560 (mapo) [+] | ||||
Alto | 283 m [+] | ||||
Areo | 75,93 km² (7 593 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Lugano [+] | |||||
Lugano | |
---|---|
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Lugano okcidenta kaj Lugano orienta |
Koordinatoj | 0 Mapo |
Nombro de loĝantoj | 63 185 (en 2018) |
Areo | 37,13 km² |
Alteco | 273 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6900 |
Komunumkodo | 5192 |
Lugano estas la plej granda urbo de Kantono Tiĉino en Svislando. Ĝi havis 63 185 loĝantojn je la 31-a de decembro 2018.
Geografio
La urbo situas apud la Lago de Lugano (Lago di Lugano) kaj estas ĉirkaŭita de tri montoj: oriente estas Monte Brè (925 m), okcidente estas Monte San Salvatore (912 m) kaj la monto Sighignola (1400 m) situas sur la kontraŭa lagobordo.
Trafiko
Lugano situas ĉe la internacia trajnlinio tra la Gotardo de Bazelo respektive Zuriko tra Chiasso kaj Como al Milano kaj la fervojlinio paralela al nacia aŭtoŝoseo A2. Okcidente de la urbo situas la regiona flughaveno Lugano-Agno.
Ek de 1996 Lugano estas la sidejo de la Universitato de Itala Svislando, la unua universitato en Tiĉino kaj la unua itallingva universitato de Svislando. Krome samurbe poste aldoniĝis la anglalingva universitato Franklin de Svislando. Laŭ la stato de 2023 la esperantisto Chris Dawson estas docento en ambaŭ.
Famuloj
En Lugano mortis:
- hungara verkisto Gábor Vaszary
- hungara geologo Éva Saáry
- hungardevena grafikisto Imre Reiner.
Interesaĵoj
El arkitektura vidpunkto estas multaj interesaĵoj: belaj malnovaj konstruaĵoj kaj samloke kelkaj ekzemploj de moderna arkitekturo. Apud la digo de Melide situas Swissminiatur, miniaturparko pri Svislando.
Lugano estas ankaŭ grava financa centro: multaj bankoj havas sian sidejon tie.
Lugano kaj Esperanto
En 2011 Lugano gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo.
Vidu ankaŭ
- Lugano (stacidomo)
- Lugano FLP (stacidomo)
- Paradiso (stacidomo)
- Eŭrovido-Kantokonkurso 1956
- Tramtransporto en Lugano
- Trolebusa transporto en Lugano
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la urbo Lugano
- Lugano Monte Bre
- Universitato de itallingvo Svislando
- Retejo de la turisma oficejo
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Lugano – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|