Oktopieduloj
Oktopieduloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Octopus vulgaris
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
11 en du subordoj, vidu tekston. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Oktopieduloj (Octopoda) estas ordo de okbrakaj kapopieduloj, plejparte nomataj polpoj (kvankam la veraj polpoj estas nur tiuj de la genro Octopus).
Priskribo
Ĉiu brako de tiuj moluskoj estas nomata tentaklo kaj havas ordinare du vicojn de suĉiloj (ĉe kelkaj genroj nur unu vicon), per kiuj ili povas gustumi, sensi, grimpi kaj kapti predojn. Polpo estas relative inteligenta kaj ludema.
La tuta korpo de oktopieduloj estas ordinare mola, krom beko komparebla al tiu de papago. Estas tamen familioj kiuj enhavas internan konekton (subordo Cirrina) kaj aliaj kiuj enhavas malinternan konksimilan organon (Argonautidae, nur se inaj - fakte la konko estas ovujo).
Oktopieduloj de la subordo Incirrina kapablas ŝprucigi inkosimilan substancon (konsistanta el melanino) por malatentigi predantojn.
Familioj
La ordo enhavas du subordojn, Cirrina kaj Incirrina. La unua grupo, male al la dua, havas internan konketon, du naĝilojn sur la kapo kaj fadenetojn ("ĉirojn") apud suĉiloj; nur la dua tamen havas ujon por inko.
La familioj de Oktopieduloj estas:
- subordo Cirrina
- familio Opisthoteuthidae
- familio Cirroteuthidae
- familio Stauroteuthidae
- familio Cirroctopodidae
- subordo Incirrina
- familio Amphitretidae
- familio Bathypolypodidae
- familio Eledonidae
- familio Enteroctopodidae
- familio Megaleledonidae
- familio Octopodidae (veraj polpoj)
- familio Alloposidae
- familio Argonautidae
- familio Ocythoidae
- familio Tremoctopodidae