Saltu al enhavo

Perdita generacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
la generacioj ekde 1890 skeme

Perdita generacio (anglalingve Lost Generation) en sociologia senco estas la generacio de naskiĝintoj inter 1883 kaj 1900, la generacio de la junuloj, kiuj plenkreskiĝis dum kaj tuj post la Unua mondmilito.

En literaturo, la termino Lost Generation pli specife rilatas al grupo da usonaj literaturaj eminentuloj, kiuj vivis en Parizo kaj aliaj partoj de Eŭropo ekde la fino de la Unua mondmilito ĝis la granda depresio de 1929. Inter notindaj membroj estas Ernest Hemingway, F. Scott Fitzgerald, Ezra Pound, Sherwood Anderson kaj John Dos Passos. La esprimo "Perdita generacio" estas kutime atribuita al Gertrude Stein, kaj estis sekve popularigita de Ernest Hemingway en la epigrafo al lia romano The Sun Also Rises kaj lia memuaro A Moveable Feast.

Eksteraj ligiloj