Pernambukaj landinternaj arbaroj
Pernambukaj landinternaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
|
||||
La pernambukaj landinternaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Ĝi estas parto de la Atlantikaj arbaroj, tiuj ĉi estantaj samtempe biodiverseco-riĉaĵejo de Naturprotekto Internacie kaj tutmondaj 200-regiono.
La ekoregiono troviĝas en orienta Brazilo inter la pernambukaj marbordaj arbaroj kaj la sekaj kaatingaj arbedaroj de landinterna Brazilo.
Priskribo
La pernambukaj landinternaj arbaroj kovras areon de 22 700 kvadrataj kilometroj, etendante tra partoj de la subŝtatoj Paraibo, Pernambuko, kaj Alagoaso. Ili etendiĝas ekde Kurimataŭ-Rivero en la nordo ĝis la Sankta-Francisko-Rivero en la sudo. La pernambukaj landinternaj arbaroj troviĝas landinternaj rilate al la pernambukaj marbordaj arbaroj, etendante ekde sedimentaj altebenaĵoj proksime de la marbordo supren al la orientaj deklivoj de Borborema Altebenaĵo. En la norda parto de la ekoregiono, la landinternaj arbaroj situas proksime de la marbordo, ĵus malantaŭ la marbordaj mangrovoj de Rio Piranhas kaj la atlantik-marbordaj restingaoj.
La klimato estas tropika. La jarpluvo varias de 1 250 al 1 750 mm, kun seka sezono de oktobro al marto.
Flaŭro
La superrega arbartipo estas la kvar-etaĝa (emerĝa, kanopea, subetaĝa, kaj subarbaraĵa) atlantika kvazaŭ-decidua arbaro, kie emerĝaj arboj atingas ĝis 35 metrojn. Multaj arboj faligas siajn foliojn dum la seka sezono de oktobro al marto. Karakterizaj emerĝaj kaj kanopeaj arboj inkludas Astronium fraxinifolium (anakardiacoj), Enterolobium contortisiliquum (fabacoj), Cordia trichotoma (boragacoj), kaj Tabebuia chrysotricha (bignoniacoj). La pernambukaj landinternaj arbaroj gastigas la plej grandajn restantajn populaciojn de Brazil-arbo (Caesalphinia echinata).
Faŭno
La ekoregiono gastigas 343 da birdospecioj kaj 132 da mamulospecioj [1].
Multaj specioj estas endemiaj en la pernambukaj landinternaj kaj marbordaj arbaroj. La birdospecioj inkludas Hemitriccus mirandae (tiranedoj), anambeon de blanka flugilo (Xipholena atropurpurea), Tangara fastuosa (traŭpedoj), kaj flavvizaĝan kardelon (Carduelis yarrellii).
Minacoj kaj konservado
Nur 5% de la origina arbaro restas; la resto estis senarbagata por ligno kaj lignokarbo, agrikulturo, aŭ brutarobienumado. La plej multaj el la ceteraj arbarorestoj estas malgrandaj (1-10 hektaroj) kaj specio-malriĉaj.
Nuntempe (en 1997), nur tri naturprotektejoj kovris partojn de la ekoregiono, protektante areon de 90 kvadrataj kilometroj da arbaro. La Arbarrezervejo Pedra Talhada en Quebrangulo, Alagoaso, estas grava rifuĝejo por la endanĝerigataj birdoj de la ekoregiono.
Referencoj
- ↑ Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0-520-26256-0. Arkivigite je 2013-04-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-04. Alirita 2013-07-31.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- angle Ekoregiono NT0152 : Pernambukaj landinternaj arbaroj (WWF)
- angle Pernambukaj landinternaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Pernambukaj landinternaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Pernambukaj landinternaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Pernambukaj landinternaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Pernambuco interior forests
- angle Tutmondaj 200; numero 48 : Atlantikaj arbaroj (WWF)
- angle Atlantikaj arbaroj (Naturprotekto Internacia)