Saltu al enhavo

Richard Hakluyt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Richard Hakluyt
Persona informo
Richard Hakluyt
Naskiĝo 1-an de januaro 1552 (1552-01-01)
en Hereford
Morto 23-an de novembro 1616 (1616-11-23) (64-jaraĝa)
en Londono
Tombo Abatejo Westminster Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Christ Church College
Westminster School Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Richard Hakluyt
Familio
Patro Richard Hakluyt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo geografo
historiisto
prozisto
pastro
diplomato
verkisto
tradukisto
scientific consultant (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj The Principall Navigations, Voiages, Traffiques and Discoueries of the English Nation vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Richard Hakluyt (vitraĵo en la katedralo de Bristol

Richard HAKLUYT (n. 1552 aŭ 1553, m. la 23-an de novembro 1616) estis angla verkisto kiu famas pro siaj priskriboj de marvojaĝoj de anglaj maristoj.

Hakluyt naskiĝis aŭ en Herefordshire aŭ en Londono, kie lia patro estis pelt-komercisto. Li edukiĝis ĉe Westminster School kaj ĉe Christ Church College (Oksfordo), kie li diplomiĝis en 1574. Ekde 1577 li prelegis pri geografio. En 1577 li ordiniĝis.

Lia unua prozaĵo pri anglaj marvojaĝoj (1580) altiris la favoron de ministroj de Elizabeto la 1-a kaj en 1583 li partoprenis diplomatan mision al Parizo. En 1588 li revenis al Anglio, kaj la sekvantan jaron aperis la unua eldono de lia majstroverko, The Principal Navigations, Voiages, Traffiques and Discoueries of the English Nation (La Ĉefaj Navigadoj, Marvojaĝoj, Faroj kaj Eltrovoj de la Angla Popolo). Plua, multe pligrandigita versio eldoniĝis de 1598 al 1600.

Dum la malfrua 1590-a jardeko li iĝis kapelano de Robert Cecil, 1-a Grafo de Salisbury. En 1601 li estis konsilanto de la Brita Orienthinda Kompanio. Li investis en kompanio kiu estigis kolonion en Virginia, Usono.

Hakluyt entombiĝis en Abatejo Westminster.